Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xinjiang en okuloj de fremdlandaj laborantoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (II)
2012-10-26

    Ŝanĝo de ideologio antaŭenpuŝis disvolviĝon de Xinjiang

 

Teksto de Shimakage Hitoshi (Japanio) kaj fotoj de Dong De

 

    La 8-taga vojaĝo de 2 mil kilometroj en Xinjiang sentigas al mi la vastecon kaj abundajn naturajn riĉaĵojn de Ĉinio. Antaŭ la vojaĝo en mia impreso Hami estis agrikultura regiono ĉefe produktanta melonojn, tamen la ĉi-foja vizito ŝanĝis mian impreson pri ĝi.

 


Shimakage Hitoshi, japana laboranto de la revuo Popola Ĉinio, en la Ĉina-Eŭrop-azia Ekspozicio. 

 

    La karbo produktata en la "karbourbo" Hami estis transportata al la orienta regiono de Ĉinio per trajnoj antaŭe, sed nun oni produktas per la karbo elektron kaj sendas la elektron aere. Ŝanĝiĝis ankaŭ la konscio pri Tianshan-montaro, kie oni vaste utiligas vent-energion. La venta resurso de la regiono Hami konsistigas dudekonon de la totala sumo de venta resurso en la tuta lando. Por utiligi la resurson oni starigis tie "arbaron de ventradaj generatoroj" por transformi venton en elektran energion. Kaj krome tie ne estas geografia medio de tertremo kaj cunamo, kiuj ofte okazas en Japanio.

 


Sunenergiaj generatoroj en la fotovoltaeca elektrejo de Hami 

 

    La ŝanĝo de ideologio enkorpiĝas ankaŭ en produkto de elektro per sun-energio. En la regiono la daŭro de sunbrilado estas la dualonga en Ĉinio. En la fino de la pasinta jaro multe ŝanĝiĝis la distribuo de loĝantoj de ĉinaj urboj kaj la kamparo kaj en la estonteco la procezo de urbanizo pli kaj pli rapidiĝos. En nuna Ĉinio atingoj de reformado, pordmalfermo kaj urbanizo estas kreskado de verda energio.

 

    Multkolora Xinjiang

 

Teksto de Elsbeth van Paridon (Nederlando) kaj fotoj de Dong De

 


Elsbeth van Paridon, nederlanda laborantino de la Ĉina Internacia Informa Centro en intervjuado 

 

    La Ĉina-Eŭrop-azia Ekspozicio 2012 okazis en Urumĉi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. La rapide disvolviĝanta urbo allogis al si multajn homojn fame konatajn en la mondo. La ĉi-foja ekspozicio celas akceli ekspluaton de la moderna verda silka vojo. Post 4-hora flugado, kiel unu el la membroj de la delegacio de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, mi triafoje venis al la loko, tamen mia scivolemo pri ĝi neniom malfortiĝis.

 


Elsbeth van Paridon en ekspozicio pri Hami 

 

    Same kiel la antikva silka vojo Xinjiang estas plena je mistero. Multaj fremdlandanoj deziras vojaĝi tien, tamen ilia deziro ne realiĝis ofte pro longa distanco, manko de libera tempo kaj aliaj kaŭzoj. Sed Xinjiang ja estas vizitinda loko. Sur sabla ebenaĵo dise punktiĝas tendoj, kiuj aldonas al ĝi brilan koloron. Ĉinio havas 56 naciojn,inter kiuj 47 koncentre loĝas en Xinjiang. Ilia entuziasmo faris la sabloflanvan landon multkolora.

 

 
Kameloj en Gobio

 

    Kvankam mi ne tre ŝatas sabloflanvan koloron, tamen post veno al Xinjiang la koloro alportis al mi plej profundan animskuon. Ekveturinte de Urumĉi kaj transpasinte la dezertojn Hami kaj Balikun ni eniris en montaron, vidis sun-energiajn aparatojn, ventradajn generatorojn, gustumis melonojn de Hami kaj havis ŝancon danci kune kun kazaĥoj. Post kiam la centra registaro praktikis la strategion pri ekspluato en la okcidenta Ĉinio en la jaro 1999, Xinjiang ja akiris rimarkindajn progresojn kaj pentris belan bildon por eŭropaj kaj aziaj investantoj.

 

    Mi kore esperas, ke sekve de ekspluato de la moderna silka vojo, la tradicio kaj kulturo de la nacimalplimultoj povos esti daŭre disvolvitaj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng