Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Finita la rekonstruitado de la tombejo de martiroj de la Ĉina Popola Volontula Armeo en KPDR
2012-10-26


Tomboj de martiroj de la Ĉina Popola Volontula Armeo en la provinco Hoechang-gun de KPDR 
 

KPDR-anoj en la tombejo de martiroj de la Ĉina Popola Volontula Armeo 

 

    La 24-an de oktobro la ceremonio de la rekonstruita tombejo de martiroj de la Ĉina Popola Volontula Armeo okazis en la provinco Hoechang-gun de Pyeongannam de la Korea Popola Demokratia Respubliko (KPDR). En la ceremonio partoprenis Liu Hongcai, ĉina ambasadoro en KPDR, diplomatoj kaj militaj ŝtatoficistoj de Ĉinio en KPDR, membroj de la ĉina delegacio gvidita de Dou Yupei, vicestro de la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio, por funebri pri la martiroj, kaj popolamasoj de KPDR.

 

    La tombejo Hoechang de martiroj de la Ĉina Popola Volontula Armeo troviĝas ĉe montdeklivo alta je 150 metroj en la provinco Hoechang-gun, 100 kilometrojn oriente de Pjongjango, ĉefurbo de KPDR, kie estis sidejo de la Komandejo de la Ĉina Popola Volontula Armeo. En la jaro 1957 la Ĉina Popola Volontula Armeo kaj KPDR-aj popolamasoj kune konstruis la tombejon kun 240 ŝtupoj kun simbolo de 2.4 milionoj da oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo, kiuj partoprenis en la batalo kontraŭ Usono. Sur la fronta flanko de la memoriga portalo ĉe la supro de la ŝtuparo estas la vortoj "Nobla spirito pereos neniam" skribitaj de Guo Moruo, ĉina fama literaturisto. En la tombejo staras monumento kun gravuritaj vortoj "Senmortaj estas la martiroj por helpi KPDR en batalado kontraŭ Usono kaj en gardado de sia lando". La tombejo kun 90 mil kvadrataj metroj montris bravajn figurojn de la Ĉina Popola Volontula Armeo per statuoj, tekstoj, reliefoj kaj pentraĵoj. Ĝi estas tombejo de martiroj de la Ĉina Volontula Armeo plej grandskala kaj plej komplete konservita en KPDR, kie longe ripozas 134 martiroj de la Ĉina Popola Volontula Armeo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng