2012-10-26
 85-jara ĉina poeto Yu Guangzhong deklamas sian poemon en la inaŭguro. |
|
 Fremdlanda poeto en poem-deklamado dum la inaŭguro |
Vespere de la 24-a de oktobro en Hangzhou de Zhejiang-provinco inaŭguriĝis kultura aktivado pri la Okcidenta Lago, kiun ĉeestis ĉinaj, usonaj, kanadaj, hispanaj kaj rusaj artistoj por prikanti la lagon per poemoj.
La aktivado kun la celo diskonigi la Okcidentan Lagon kiel mondan kulturan heredaĵon al pli multaj homoj en la mondo jam okazas 10 fojojn. Kun la temo "Paradiza Hangzhou, Poezia Lago", la aktivado en 2012 konsistas el 4 ĉefpartoj, kiaj inaŭguro, internacia poema kunveno, kreado de pentraĵoj kaj ekspozicio de ĉinaj pentraĵoj.
10 invititaj poetoj ĉinaj kaj alilandaj verkis poemojn pri bela pejzaĝo de la Okcidenta Lago. La poemoj estos kolektataj en la libro Internacia Poemkolekto pri la Okcidenta Lago 2012.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|