2012-10-26
La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata internacia magazino. En ĝi aperas artikoloj kaj informoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, kursoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj eventoj en Esperantujo. Divers-tendencaj Esperanto-aktivuloj kaj la ekspertoj de La Ondo prezentas siajn ideojn pri la esperantistaj problemoj en artikoloj, komentarioj, intervjuoj kaj en la tradicia Ronda Tablo.
En la ampleksa kultura sekcio de La Ondo enestas originalaj kaj tradukitaj noveloj kaj poemoj, recenzoj pri novaj libroj kaj diskoj, analizaj artikoloj kaj eseoj, interalie pri la Esperantaj muziko kaj kino. Nia trezoro estas ĉiumonata kleriga rubriko por tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon: en ĝi oni jam prezentis plej gravajn Esperantajn librojn, gazetojn, originalajn romanojn kaj eldonejojn, kaj en 2012 estos prezentataj la plej elstaraj Esperanto-poetoj. En Arkivo oni povas konatiĝi kun la historio de Esperanto.
La Ondo informas ne nur pri Esperanto. Ekzemple, en ĉiu numero aperas Eŭropa komentario Vide el Bruselo; ofte estas presataj artikoloj pri ĝeneralaj temoj sociaj, politikaj, historiaj kaj kulturaj, ekzemple, en la sekcio Civilizo.
La Ondo de Esperanto aperas ĉiumonate sur 24 paĝoj (kun pli ampleksa duobla postkongresa kajero), kun multaj fotoj kaj ilustraĵoj. Ĝi estas redaktata en Ruslando kaj presata en Pollando, de kie ĝi estas ekspedata al kvindeko da landoj. La redaktoro de La Ondo ekde la (re)fondo en 1991 estas Aleksander Korĵenkov.
Pri la tuta enhavo legu bonvole: http://sezonoj.ru/2012/10/ondo2012/
(el La Balta Ondo)
Redaktoro: Xie Ruifeng
|