2012-10-29 IV. Dentoklakigo
A. Dentoklakigo:
Antaŭ la ekzercado unue vin liberigu de ĉia ajn pensado kaj koncentru vian atenton. Poste delikate klakigu la dentojn suprajn kaj malsuprajn pli ol 30 fojojn.
La dentoj ne nur estas ekstremo de osto, sed ankaŭ havas striktan rilaton kun la stomako, intestoj, lieno, renoj, hepato kaj aliaj. La ofta dentoklakigo povas sanigi la dentojn kaj akceli la funkcion de la digesta sistemo.
B. Gargari la buŝon:
Fermu la buŝon kaj kunpremu la dentojn. Faru gargaron pli ol 30 fojojn per la parotidoj kaj lango. Ĉe la gargarado estiĝas pli da salivo. Kiam la buŝo pleniĝas de salivo, malrapide englutu ĝin 3-foje. En la komenco eble produktiĝas malmulte da salivo, tamen ĝi pliiĝas post longa ekzercado.
La ekzercado estas utila al la funkcio de la eŭstakia tubo kaj larmodukto, povas skui la miringon kaj delikate eksciti la cerbon. Tiu ekzercado refreŝigas homon, plibonigas la aŭdadon kaj preventas orelzumadon.
La dentoklakigo estas utila al la sangocirkulado de la denta periosto, denta pulpo kaj gingivo, utilas al nutrado kaj fortigo de la dentoj, al prevento de kario kaj aliaj dentmalsanoj. Iu klakigis siajn dentojn po 200 fojoj ĉiumatene kaj ĉiuvespere, kio forigis lian dentan periostiton. Ofta farado de la supre diritaj ekzercoj evitigas maseteran kaj vangan atrofion. Krome, tio evitigas ankaŭ moviĝon kaj falon de la dentoj.
La salivo kun amilazo, baktericido, imunoglobulo A k.a. helpas digestadon, sterilizon kaj reziston kontraŭ viruso. La ekzercado povas purigi la buŝon kaj plifortigi la normalan funkcion de la buŝa mukozo en prevento de malsanoj.
Atentu:
a. Faru la dentoklakigon kaj gargaradon tuj post manĝo.
b. La dentoklakigo kaj gargarado de la buŝo povas esti farataj samtempe, sen limigo de fojoj.
c. Matene gargaru la buŝon per akvo, antaŭ ol fari la menciitajn ekzercojn.
(Daŭrigota)
(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)
|