Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝanĝiĝo de la popola vivo en Tibeto
2012-10-29


Luorong Zhandui 

 

    Luorong Zhandui, esploristo de la Socia kaj Ekonomia Instituto de la Ĉina Esplorcentro pri Tibeto, elspezas ĉiujare multe da tempo por fari esploradon en Tibeto. Marte de 2012, li akceptis grupon el Kanado por viziti Tibeton, kaj la ŝanĝiĝoj de la popola vivo en Tibeto multe impresis tiujn kanadojn. 

 

    Starto de konstruo de loĝdomoj kun subteno de la registaro

 


Konstruado de loĝdomoj 
 
 
Vilaĝanoj antaŭ sia nova domo

 

    En la lastaj jaroj, la tibeta registaro per monoj kolektitaj el 3 partoj, kiaj la popolanoj, la registaro kaj la banko, komencis konstruadon de loĝdomoj por la lokanoj. Ankaŭ aliaj lokoj de Tibeto laŭ siaj praktikaj situacioj startigis la projekton. La tibeta urbo Xigaze laŭ malsama vivkutimo kaj produkta kutimo de la kamparanoj kaj paŝtistoj desegnis 24 strukturojn de la loĝdomoj. Ili aplikas striktan administran sistemon por registrigi la areon kaj strukturon de ĉiu domo. 

 

    Laŭ Luorong Zhandui, ĉiu malriĉa kamparano havas ruĝan manlibron donitan de la registaro. Havante ĝin, ili povas malpli multe pagi aŭ nenion pagi por aĉeti la loĝdomon. Laŭ plano, de la jaro 2011 ĝis la jaro 2013, Tibeto finos la konstruadon de preskaŭ 190 mil loĝdomoj. La registaro donis subvencion de 2.92 miliardoj da juanoj. Tibetanoj povas transloĝiĝi en loĝdomojn kun bonaj kondiĉoj en la venonto.

 

    Plisaniĝas infanoj

 


Geknaboj en la lernejo 

 

    Nuntempe la geknaboj de elementaj kaj mezaj lernejoj ne bezonas pagi la manĝadon, loĝadon kaj lernadon en la lernejo. Dum la enketoj al multaj lernejoj, Luorong trovis, ke krom pliboniĝo de la instruaj kondiĉoj, ankaŭ pliboniĝas la manĝaĵoj liveritaj al la lernantoj. Laŭ liaj enketoj, en la pasintaj 10 jaroj, la averaĝa alteco de la infanoj kreskas je 5 centimetroj kaj ilia korpa pezo -- je 5 kilogramoj. Ĉiu vilaĝo devas malfermi antaŭlernejan klason al la infanoj por doni pedagogian edukadon antaŭ elementa lernado. La tieaj infanoj lernas sciojn pri higieno, kaj atentigas al siaj gepatroj la purecon por la sano. Luorong proponas al la registaro, ke ankaŭ la malproksima regiono devu malfermi antaŭlernejan klason kaj kuraĝigi subtenadon de la gepatroj. 

 

    Pliriĉiĝas la popolanoj

 


Tibeta kamparano ĝojas pro bona rikolto de akvomelono. 

 

    Ĉiu familio havas la karton donitan de la registaro. Oni povas ricevi pli ol 80 favorajn traktojn. La jara averaĝa enspezo en la pasintaj 10 jaroj kreskis je 14% aŭ je 15%, precipe kiu de la lasta jaro kreskis je 17%. Duono de la enspezo venas de la laboro kiel provizora dungito. Ekzemple, kiam la tibeta fervojo estis konstruata, multaj laborantoj konsistis el tibetanoj, kiuj eĉ havis grandajn maŝinojn por uzo en la konstruado. En la serva industrio, merkato kaj fabrika industrio en Lasao kaj aliaj urboj de la regiono troviĝas multaj junuloj el Tibeto. 

 


Maljunuloj ĝuas la feliĉan vivon. 

 

    En la pasintaj 10 jaroj multaj tibetanoj venis al aliaj lokoj de la lando por labori. Tie ili ne nur akiris monon, sed ankaŭ vastigis sian vidkampon kaj lernis novan teknikon. Reciproke, multaj enlandanoj venis al Tibeton por fari komercadon, alportante investon, teknikon kaj ekipaĵon. Ili faris grandan kontribuon al disvolviĝo de la loka ekonomio. 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng