2012-10-29
 En la 9-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Teo |
|
 Prezentado kaj gustumo de la tea ceremonio dum la ekspozicio |
La 27-an de oktobro inaŭguriĝis la 9-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Teo en la Ĉina Monda Komerca Centro en Pekino. La ekspozicio kun la aparta kaj unika trajto fermiĝos en la 29-a de oktobro. Sume ses specioj da teoj, inkluzive de la flava teo, blanka teo, kaj du specioj respective de la nigra kaj verda teo, estis samtempe eksponataj. Kaj en la ekspozicio, oni okazigos konkursojn pri la prezentado de teo-arto, projektado de teo-aparatoj kaj montro de teo-vestoj.
Oni invitis kelkajn novstilajn teo-entreprenojn al la ĉi-foja ekspozicio, ekzemple la Limigita Teo-Industria Kompanio Guitianxia de Guizhou, Zimantang-Kompanio de Tajvano kaj aliaj entreprenoj de diversaj landoj. La ĉi-foja ekspozicio celas konstrui tutmondan platformon por la tea komerco kaj fenestron por la tea kulturo.
La ekspozicion kune okazigis la Buroo pri Disvolvo de Ekstera Komerco sub la Ĉina Komerca Ministerio, la Ĉina Importa-Eksporta Korporacio de Indiĝena Produkto kaj Bruta Produkto sub la Ĉina Ŝtata Korporacia Grupo de Cerealoj, Oleoj kaj Manĝaĵoj, la Amikeca Asocio de Ĉinaj Teo-laborantoj kaj la Limigita Kompanio Sunry de Reklamo kaj Ekspono.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|