2012-10-29
 Dum la konkurso |
La 27-an de oktobro en la urbo Chongqing de Ĉinio inaŭguriĝis la 3-a Monda Ĉampioneca Konkurso de Maĝango. En la 4-taga konkurso partoprenas pli ol 300 konkursantoj el 20 landoj kaj regionoj. Laŭ la internacia "Regulo pri konkurso de maĝango" kaj rilataj difinoj la konkurso aranĝas matĉojn pri personoj, teamoj kaj grupoj. La Monda Ĉampioneca Konkurso de Maĝango estas maĝanga konkurso plej aŭtoritata kaj plej nivele alta en la mondo aranĝita de la Monda Organizo de Maĝango.
En oktobro de 2005 la Monda Organizo de Maĝango estis fondita de Ĉinio, Usono, Japanio kaj aliaj 5 landoj en Pekino. Nun al ĝi aliĝis 24 landoj kaj regionoj el Azio, Ameriko kaj Eŭropo. En la pasintaj 7 jaroj la organizo jam du-foje sukcese okazigis la Mondan Ĉampionecan Konkurson de Maĝango. La 1-a konkurso okazis en la urbo Chengdu de Sichuan-provinco, Ĉinio, en la jaro 2007, kaj la 2-a en la urbo Utrecht de Nederlando en la jaro 2010. La ĉampionojn de la 2 konkursoj estis gajnitaj de ĉinoj respektive.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|