2012-10-29
 Aŭto-ĝustigo |
La 28an de oktobro en Hangzhou, Zhejiang de Ĉinio, inaŭguriĝis la Dua Ĉina Konkurso de Inteligentaj Mikroaŭtoj. La konkurso estas dividita en tri partojn de liberlinia veturado, fikslinia veturado kaj distingo de trafik-signoj. Parkado estas prenita kiel prezentado en la konkurso.
Ĉirkaŭ cent inteligentaj mikroaŭtoj el 11 teamoj ascendis, turniĝis, ŝanĝis vojon, antaŭiĝis kaj parkis sur simulitaj urbovojoj.
La konkurso iniciatita de la Ĉina Asocio por Artefarita Inteligenteco celas montri atingojn de ĉinaj universitatoj kaj institutoj en la esploro pri inteligenta veturado. La konkurso koncernas navigadon de inteligentaj mikroaŭtoj, reakcio de mikroaŭtoj al ĉirkaŭaĵoj kaj regado bazita sur pluraj sensoroj.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|