Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pluaj problemoj en pola Esperantujo
2012-10-29

 

 

    La nova statuto de la asocio estis malaprobita de la aŭtoritatoj. En la konkuranta pola asocio EDE eksa prezidanto kaj la nuna estraro procesas pri mono. Aldone ekzistas konkreta risko, ke PEA perdos sian oficejon jam antaŭ la eksterordinara kunsido en januaro.

 

    En majo demisiis la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (PEA), kaj dum postaj monatoj forlasis la estraron ankaŭ pluraj aliaj gravaj funkciuloj. La restantaj estraranoj kunvenis la 20-an de oktobro por laŭeble rapide kunvoki membroasembleon kiu povus elekti novan prezidanton kaj estraron. Tiam tamen montriĝis novaj problemoj.

 

    Evidentiĝis, ke la nova statuto de PEA, aprobita en marto 2012, neniam oficiale ekvalidis, ĉar la respondecaj funkciuloj de la estraro ne ĝustatempe liveris al la oficialaj polaj aŭtoritatoj klarigojn, kiuj estis petitaj jam en julio. Tial ankaŭ ne ekvalidis la regulo, laŭ kiu kunveno de individuaj membroj povas elekti novan estraron kaj prezidanton, do ne havas sencon kunvoki membroasembleon.

 

    Anstataŭe plu validas la malnova statuto, laŭ kiu la superan potencon en la asocio havas delegitoj de la regionaj filioj. Do, por elekti novan estraron, novan prezidanton, kaj por refoje provi enkonduki ŝanĝojn en la malnova statuto, anstataŭe necesas kunvoki la delegitojn. La nun valida, malnova statuto postulas, ke la delegitoj estu informitaj pri la planata kunsido 60 tagojn antaŭ ĝia dato, do la eksterordinara kunsido kiu provos refunkciigi la asocion povos okazi ne pli frue ol la 19-an de januaro 2013.

 

    Plej frue tiam do oni povos elekti novan estraron por PEA, kaze ke aperos kandidatoj por la ĉefaj postenoj, kiuj nun vakas. La kunveno povos iĝi ŝtorma, ĉar ne ĉiuj konsentas pri la proponataj ŝanĝoj de la statuto.

 

    Ne sen problemoj funkcias ankaŭ la konkuranta asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu la 17-an de oktobro per Esperanto-aranĝo en la supera ĉambro de la pola parlamento atingis sian ĝis nun plej grandan triumfon. Kelkajn tagojn antaŭ la parlamenta aranĝo, dum la ĝenerala kunveno de la asocio, estis eksigita la prezidanto de EDE-Pollando, Franciszek Witucki. Nova prezidanto iĝis Jerzy Antoni Walaszek. Vicprezidanto estas Stanisław Rynduch.

 

    La antaŭa prezidanto konfliktis kun la gajnintoj de la asocia konflikto interalie pri la sinteno de pola EDE al la eŭropa federacio de EDE. Franciszek Witucki ne volis, ke la pola asocio aliĝu al la federacio, ĉar laŭ li mankis detalaj informoj pri la celoj de la franca kaj germana partioj EDE, kiuj membras en la federacio.

 

    "Prudento devigas nin esti singardaj, ĉar la ekskluziva celo de nia Asocio estas popularigi la ideon de Zamenhof", skribis Witucki en publike dissendita mesaĝo.

 

    Post ŝanĝo de prezidanto, la ĝenerala kunveno de pola EDE tuj akceptis la membriĝon de la asocio en la eŭropa federacio de EDE. Aldone, la japana mecenato Etsuo Miyoshi estis elektita honora membro de la pola EDE.

 

    La konflikto tamen ne finiĝis per la ŝanĝo de prezidanto, ĉar aperis malkonsento pri la uzo de monpremio de 15 000 polaj zlotoj (proksimume 3 700 eŭroj), donita de la pola ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo. La asocio volis uzi la sumon por eldono de lernolibro aŭ vortaro, dum la eksa prezidanto evidente havis aliajn planojn. La eksprezidanto de EDE kaj la nova estraro de la asocio nun estas en jura disputo pri la mono.

 

    Kvazaŭ la situacio ne jam estus sufiĉe konfuza, aldoniĝas al la problemaro la fakto, ke iuj partoj de la interne malkohera Pola Esperanto-Asocio proksimiĝas al la siavice ne tute harmonia pola EDE. Ĉefe temas iuj respondeculoj ĉe de la Varsovia filio de PEA.

 

    Kontribuis al la konfuzo la fakto, ke la estraro de PEA nenion faras por solvi la krizan situacion ĉirkaŭ la PEA-sidejo en Varsovio, kies lupagon laŭ la Varsovia filio ne plu povas pagi, dum subite neniu helpo venas de la paralizita centra asocio. Do ekzistas konkreta risko, ke PEA perdos sian oficejon jam antaŭ la eksterordinara kunsido en januaro.

 

    Tiam por savi sian asocion kunvenos principe la samaj delegitoj de la filioj de Pola Esperanto-Asocio kiuj en marto jam unufoje aprobis novan statuton. Sed intertempe ĉiam pli evidentas la dissplitiĝo de la asocio, kaj ne eblas antaŭvidi, kio rezultos el la januara kunveno de PEA-delegitoj.

 

(el liberafolio.org)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng