Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto prezentita en la pola senato
2012-10-29

 

 

    Okazis ankaŭ mallonga konferenco kun kelkaj paroladoj pri la rolo de Esperanto en la nuntempa Eŭropo, kaj kunvenis nove fondita grupo de parlamentanoj kiuj esprimis simpation al Esperanto. La kunsidon partoprenis la vicprezidantoj de ambaŭ ĉambroj de la pola parlamento. La praktiko tamen montras, ke nepolitikaj parlamentaj grupoj malhavas seriozan influon kaj ofte eĉ ekzistas nur surpapere.

 

    Laŭ informoj disvastigitaj de la pola societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto, entute naŭ senatanoj kaj tri anoj de la sejmo, la suba ĉambro de la pola parlamento, partoprenis la unuan kunsidon de nova parlamenta grupo por subteni Esperanton, antaŭtagmeze la 17-an de oktobro. Tamen ne klaras, ĉu ĉiuj kunvenintoj efektive intencas iel plu labori por Esperanto kadre de la parlamento, aŭ ĉu ili alvenis ĉefe por honori la ekspozicion kaj konferencon per sia ĉeesto.

 

    El la naŭ senatanoj, kiuj laŭ la informoj de la pola EDE ĉeestis la kunvenon, sep reprezentas la konservativan partion Civitana Platformo, en kiu membras ankaŭ la konata esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik. Unu ĉeestinta senatano reprezentas Union de Demokratia Maldekstro kaj unu la dekstran partion Rajto kaj Justeco. La tri ĉeestintaj sejmanoj reprezentas tri diversajn partiojn: Civitanan Platformon, Union de Demokratia Maldekstro kaj la maldekstre liberalan movadon de Palikot.

 

    La plej influa ene de sia partio estas verŝajne la sejma vicprezidanto Wanda Nowicka, maldekstrulino aktiva precipe en la kampoj de virinaj rajtoj. Ŝi tamen certe ne estas ŝatata de la multaj aktivaj katolikaj esperantistoj en Pollando. Ankaŭ la maldekstrulo Włodzimierz Cimoszewicz, eksĉefministro kaj iama maldekstra prezident-kandidato estas tre konata, sed jam ne tre influa politike.

 

    Formale plej altajn poziciojn havas la senata vicprezidanto Jan Wyrowiński (Civitana Platformo) kaj la jam menciita sejma vicprezidanto Wanda Nowicka. Ili ambaŭ diris kelkajn vortojn dum la solena malfermo de la ekspozicio, sed ne elmontris klaran apogon al Esperanto aŭ pretecon konkrete labori por la lingvo. La senata vicprezidanto Wyrowiński parolis pri la multkultureco de Bjalistoko, la naskiĝurbo de Esperanto, dum la sejma vicprezidanto Nowicka laŭ la informoj de la pola EDE "esprimis kontenton pri la daŭra evoluo de la lingvo".

 

    Du aliaj parlamentanoj, kiuj laŭ la pola EDE ĉeestis la fondan kunsidon de la nova Esperanto-grupo, aparte akcentis la gravan rolon de la angla lingvo en internaciaj rilatoj. La senatano Edmund Wittbrodt (Civitana Platformo) instigis la esperantistojn unuavice prezenti sian lingvon kiel kompletigon al la angla, dum la sejmano Tadeusz Iwiński (Unio de Demokratia Maldekstro) atentigis ke ne eblas kontesti la rolon de la angla lingvo en la procezo de tutmondiĝo, dum la disvastigon de Esperanto neniu ŝtato subtenas.

 

    Inter la parolantoj dum la konferenco estis la japana mecenato Etsuo Miyoshi, kiu ankaŭ pli frue apogadis la agadon de la pola EDE.

 

    Pro tempomanko ne ĉeestis la konferencon en la pola Senato la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, kvankam lia parolado estis indikita en la programo. Anstataŭe li sendis al la konferenco tekston, kiu estis voĉlegita al la ĉeestantoj. Responde al demando de Libera Folio pri la signifo de la aranĝo, Seán Ó Riain skribis, ke li preferas ne komenti, ĉar mankas al li informoj pri la afero.

 

    Ankoraŭ ne klaras, kian signifon, se ian, havos la starigo de la parlamenta grupo por apogi Esperanton. Ĝis nun eĉ indiko pri la starigo de la grupo mankas en la listo de tiaj grupoj en la retpaĝoj de la senato kaj la sejmo.

 

    Se efektive ambaŭ ĉeestintaj vicprezidantoj (aŭ "vicmarŝaloj", laŭ la pola lingvouzo) de ambaŭ parlamentaj ĉambroj ekaktivos por Esperanto, temos pri grandega sukceso. Sed la praktiko montras, ke la nepolitikaj parlamentaj grupoj en Pollando pli similas al hobiaj rondoj. Ili ne estas oficialaj labororganoj de la parlamento, sed pli plenumas socian rolon.

 

    En la sejmo nun ekzistas cento da similaj grupoj, kiuj laŭnome okupiĝas ekzemple pri disfamigo de volanludo aŭ popularigado de motorciklado. Ofte tiaj grupoj estas fonditaj, sed poste nenion konkretan faras.

 

(el liberafolio.org)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng