2012-10-30
 La geknaboj matenmanĝas en la lernejo. |
La Plena Elementlernejo en la vilaĝo Changgo de la gubernio Saga en la regiono Xigaze de Tibeto troviĝas ĉe la loko je pli ol 40 kilometroj fore de la landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo. Kvankam la lernejo estas en malproksima loko, tamen ĝiaj lernantoj same kiel tiuj en aliaj regionoj de Tibeto ĝuas la ŝtatan favoran politikon pri senpagaj manĝado, loĝado kaj lernado.
La lernejo havas 196 geknabojn el paŝtaj regionoj. Krom malplimultaj lernantoj en la unua lernojaro, plej multaj lernantoj manĝas kaj loĝas en la lernejo. Laŭ konigo de Suolang Ciren, instruisto de la lernejo, la lernejo senpage liveras al la geknaboj tri manĝojn en ĉiu tago per monrimedoj asignitaj de la ŝtato. La lernantoj matene manĝas kukojn el pistita glueca rizo, tagmeze rizon kaj du pladojn, kaj vespere farunaĵojn. Inter la lecionoj la lernejo disdonas al la geknaboj biskvitojn, fruktojn kaj lakton aĉetitajn de la gubernia registaro en la regiono Xigaze. La lernejo ellaboris severan regularon por garantii la manĝaĵan sekurecon de la geknaboj. Suolang Ciren diris: "Dank' al la politiko de la ŝtato, niaj lernantoj manĝas sate kaj bone."
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|