Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aĉeteblas seĝo de Elizabeth II
2012-10-30

 
Shi Jun (maldekstre) liveras la seĝon al sendito de la brita reĝa familio.
 

Provsido sur la seĝo. 

 

    La 28an de oktobro en luksaĵa ekspozicio, Ŝanhajo, debutis seĝo de la brita reĝino Elizabeth II por la 60-jara jubileo de ŝia surtroniĝo.

 

    La dezajnisto de la seĝo Shi Jun naskiĝis en Ŝanhajo en la jaro 1986, kaj diplomiĝis el la Centra Kolegio Saint Martins de Arto kaj Dezajno sub la Universitato de Artoj, Londono. Li studis pri dezajno de la tradicia ĉina arto, kaj estis invitita pasintjare dezajni la seĝon por la jubileo en la jaro 2012. La eŭropostila seĝo Viktorina havas la tonon de mararmea bluo, ekskluzive al la reĝa familio, kaj estas ornamita per desegno de rozo ŝatata de la reĝino. Sur la framo el klozoneo estas 10 mil bronzaj floroj oritaj kaj punktitaj de jado. La verko estis plenumita de 73 metiartistoj post 50 procezoj dum unu jaro.

 

    Faritaj estas du tiaj seĝoj. Unu el ili estas liverita al la reĝa familio kaj la alia -- montrita nun en la ekspozicio. Oni povas ĝin aĉeti kontraŭ 200 mil pundoj, prezentante sian peton al la brita reĝa familio, kaj dum ekzameno de la peto estas konsiderata la socia kontribuo de la aĉetanto. En la 28a de oktobro iuj petis la aĉeton, kaj ili ricevos respondon post preskaŭ du semajnoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng