Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ok sanigaj ekzercoj (VI)
2012-10-30


Frotado de nazeĝoj 
 

1. La akupunktura punkto jingŝjang 
 
 
1. La akupunktura punkto jingŝjang
2. La akupunktura punkto ĵenĝong

 

    V. Ekzercado de la nazo

 

    Fleksetu la dikfingrojn, duone pugnigu la ceterajn fingrojn kaj frotu ambaŭ flankojn de la nazeĝoj per la dorso de la dikfingroj po 10 fojoj de sub la okuloj ĝis ambaŭflanke de la naztruoj. En vintraj aŭ frostaj tagoj frotu almenaŭ 30 fojojn. Oni povas tion fari per ambaŭ manoj samdirekte, aŭ kun unu mano malsupren kaj kun la alia supren. Ĉiu fojo inkluzivas froton supren kaj malsupren.

 

    A. Pinĉado de la akupunkturaj punktoj jingŝjang. Pinĉu la akupunkturajn punktojn inter la mezo de la ekstera nazlobo kaj la nazlipa sulko, ĉe la nazloboj per la dikfingropintoj aŭ dika kaj montra fingropintoj. Knedu kaj premu po 10-20 fojoj la akupunkturajn punktojn.

 

    La masaĝo de jingŝjang estas utila al la loka sangocirkulo, prevento kaj kuraco de nazmalsanoj kaj vizaĝa paralizo.

 

    B. Frotado de la nazo. Tio povas stimuli sangocirkuladon en la nazmukozo, plifortigi rezist-povon de la naz-mukozo kontraŭ malsanoj, preventi malvarmumon kaj riniton, humidigi la nazkavon kaj la nazmukozon kaj normaligi ĝian temperaturon, kio povas malfortigi eksciton de malvarma aero al la pulmoj, tusadon kaj altigi malvarm-rezistpovon. Krome, la ekzercado estas utila al la rekreskado de la epiteliaj ĉeloj de nazmukozo, prevento kaj kuraco de atrofia rinito, povas eksciti flarĉetojn kaj akrigi flaradon.

 

    C. Pinĉado de la akupunktura punkto ĵenĝong. Premetu la akupunkturan punkton ĉe la filtrumo je 1/3 de supre per fingropinto, knedu ĝin po 50 fojoj en la direktoj dekstruma kaj maldekstruma kaj premu ĝin 20 fojojn per la palpflanko de fingropinto.

 

    Ekscito al la akupunktura punkto povas vigligi la spiran centron, plifortigi spiran funkcion, inkl. de spirfrekvenco kaj spirprofundo, kaj per reflektado levi sangpremon. Tio estas efika al ŝokorezisto kaj plifortigo de la viscera sangocirkulado, plibonigo de sangoprovizo de la homa organismo, precipe al ekspansio de la cerbaj angioj, plibonigo de sangoprovizo de la cerbo. Sekve tio helpas preventi kaj kuraci la cerban anemion kaj hipotension. Krome, tio povas eksciti la cerban kortekson kaj tiel fari la homon energia.

 

    Tio estas utila ankaŭ por kuraci apopleksion, komaton, svenon, frenezecon, infanan konvulsion, vizaĝan paralizon, ikteron, hidropson, brustoangoron, lumbodoloron k.a.

 

    (Daŭrigota)

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng