2012-10-31
 En la ceremonio por inaŭguri la 65-metran radioteleskopon |
La 28-an de oktobro la Ŝanhaja Observatorio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj okazigis en la bazo sur la monto Sheshan la ceremonion por inaŭguri la 65-metran radioteleskopon.
La 65-metra radioteleskopo havas 8 ricev-kanalojn. Ĝi estas turnebla ĉiu-direkte kaj bonfunkcia radioteleskopo plej granda kalibre kaj plej multaj kanale en Ĉinio. Ĝia ĝenerala funkcio estas malpli ol nur 110-metra radioteleskopo de Usono, 100-metra radioteleskopo de Germanio kaj 64-metra radioteleskopo de Italio.
La 65-metra radioteleskopo estas kune investita de la ŝanhaja registaro kaj la ĉina projekto pri lunsondo kaj la Ŝanhaja Observatorio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj respondecos pri ĝia funkciado.
Laŭ konigo, post la inaŭguro de la 65-metra radioteleskopo la Ŝanhaja Observatorio faros rilatan reguligadon kaj klopodas por fari astronomian observon per ĝi en la venonta jaro kaj por ke ĝi ludu gravan rolon en la spaca projekto de Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|