Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ok sanigaj ekzercoj (VII)
2012-10-31

 

 

    Frotu la manojn ĝis varmiĝo kaj per ili premu la kavojn je 11-12 cm. ambaŭflanke de la dorna punkto de la 3-a lumba vertebro. Post momento forte frotu malsupren ĝis la akupunktura punkto ĉangĉjang ĉe la lasta vertebro. Frotu supren ĝis la punkto, kien la brako povas atingi. Frotu sume 30 fojojn. (Vidu la bildon)

 

    Vi povas ankaŭ pugnigi la manojn ne forte. Masaĝu aŭ frapetu la kavojn per la dikfingra aŭ dorsa flanko de la pugnoj. Vi povas pinĉi aŭ knedi la lumbon tiom da fojoj, kiom laŭ via plaĉo. Simultana turnado de la lumbo faras la efikon pli bona.

 

    Masaĝo de la lumbo povas dilati la kapilarojn sennombrajn en parto de haŭto, akceli sangocirkuladon, plibonigi nutran provizon, stimuli ekskreciadon, eksciti la periferiajn sensorajn nervojn kaj estigi mildan eksciton al la nerva sistemo, tiel ke ĝi estas utila por resanigi malsanajn histojn, levi la psoasan kapablon kaj ĝian eltenpovon, preventi la psoasan atrofion. Ĝi povas preventi kaj kuraci funkcian lumbalgion kaj estas bonefika precipe por kuraci kronikan psoasan difektiĝon, akutan lumban tordiĝon. Ĝi estas iom bonefika ankaŭ por kuraci la protrudecon de intervertebra disko, iskiatalgion kaj utila por preventi kaj kuraci polucion, tro fruan ejakulon, impotenton, dismenoreon, amenoreon k.a.

 

    Atentu, la lumbofrotado estas malutila por la suferantoj de organika lumbalgio, kaŭzita de tuberkulozo, ŝveliĝo, frakturo aŭ bakteria kontaĝo kaj povas disvastigi la tuberkulozon, ŝveliĝon kaj inflamon, gravigi la ost-rompiĝon, difekti nervojn kaj tiel kaŭzi malbonan rezulton.

 

    (Daŭrigota)

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng