Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ok sanigaj ekzercoj (VIII)
2012-10-31

 

 

    Metu la maldekstran manon ĉe la talio aŭ maldekstra ingveno (se vi vin ekzercas kuŝante surdorse, do la mano estas libera). Frotu per la dekstra mano korpoparton maldekstre de la piloro, dekstren tra la umbiliko, kaj direktu la manon al la deirpunkto. Faru la samon pli ol 30 fojojn. Poste metu la dekstran manon ĉe la talio aŭ dekstra ingveno kaj frotu sammaniere per la maldekstra mano pli ol 30 fojojn en la kontraŭa direkto (Vd. la bildoj 21 kaj 22). Frotu la ventron malforte. La ekzerco postulas longan tempon, tial kiu ne suferas intestajn kaj stomakajn malsanojn, ne faru ĝin aŭ masaĝu nur 5-6 fojojn.

 

    Kiu ne povas froti sian ventron pro diversaj kaŭzoj, premu nur kelke da difinitaj punktoj anstataŭe: Kuŝu surdorse kaj premu la ventron per dikfingro de unu mano aŭ per ĝiaj montra, longa kaj ringa fingroj, dum la alia mano subtenu la premantan manon kaj premu malrapide malsupren tiel forte, ke oni povas elteni la doloron. Ĉesu por momento kaj malrapide levu la manon. Premu tiamaniere la tutan ventron. Ĝenerale, vi devas premi 7-8 punktojn laŭ Ĵenmaj (la meza linio de la ventro) aŭ ambaŭflanke de ĝi. La frotado ne nur akcelas la sangocirkuladon en la ventro kaj helpas kuraci intestajn kaj stomakajn malsanojn, sed ankaŭ efikas por rapida endormigo.

 

    Kiu ne povas froti sian ventron, frapetu ĝin per ambaŭ pugnoj.

 

    Pro la seksa diferenco virinoj plejofte devas kuŝante froti malforte aŭ supren forte kaj malsupren malforte (Atentu precipe baldaŭ akuŝontaj pli aĝaj virinoj), ĉar la forta frotado povas vundi la internaĵojn kaj kaŭzi intemaĵoptozon. Krom tio, ne estas diferenco de frotado inter viroj kaj virinoj.

 

    Ventrofrotado utilas ne nur al digestado, sed ankaŭ al kuracado de diversaj intestaj kaj stomakaj malsanoj. Ĝi vigligas la funkciadon de diversaj organoj, akcelas metabolon, iom post iom likvidas fokuson de infekto kaj resanigas malsanulojn.

 

    Absolute ne faru ventrofrotadon, kiam vi estas tro sata aŭ tro malsata. Antaŭ frotado vi devas ellasi akvon. La suferantoj de internaĵoptozo devas fari malfortan frotadon kuŝante kaj ankaŭ la suferantoj de hepato kaj lienŝvelo devas tiel fari.

 

    Estas absolute malpermesite froti la ventron al tiuj, kiuj suferas malignan abdomenan tumoron, gastroperforadon, intestan perforadon, hemoragion de internaĵoj, apendiciton kaj peritoneiton.

 

    Estas normale, ke dum aŭ post la ekzercado vi aŭdas vian stomakan murmuron, furzas, ruktas, sentas ventrovarmon kaj malsaton kaj eĉ volas feki kaj pisi pro la ŝanĝiĝo de la fiziologia funkcio dum la stomaka kaj intesta movado.

 

    (Daŭrigota)

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng