Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
UEA konstatas pluan malkreskon
2012-10-31

    Antaŭ kelkaj semajnoj Osmo Buller informis en la publike legebla komitata listo de UEA, ke ĉi-jare estos supozeble ĉ. 400 individuaj membroj malpli ĉe UEA, kaj ke pro tio la jarfina nombro eble restos sub la limo de 5000. Aldoniĝis la alvoko, ke "necesas varbi membrojn, kiom ajn malmoderne tio eble sonas", dum "komentarioj nun ne helpas". Regis silento dum kelkaj tagoj, kiun finis Claude Nourmont per la konstato, ke "varbi por varbi" estas "ne tro promesplena afero" kaj ke oni bezonas "proponojn, kiuj povas entuziasmigi la homojn. Propono por logi Esperanto-parolantojn ne venis, sed iom poste oni ekdiskutis krei membrokategoriojn por eksteruloj ne parolantaj Esperanton, kio trovis iom da subteno.

 

    Eble estas ŝoko, kiam asocio ene de unu sola jaro konstatas malkreskon de la membronombro de 400 el 5300, do perdon de ĉ. 8%. Sed necesas konsideri, ke la membronombroj de UEA forte ondumas depende de la loko de Universala Kongreso, por kiu membroj ricevas altan rabaton. La ĉi-jara UK en Vjetnamio havis kompreneble relative malmultajn partoprenantojn kompare kun eŭropaj kongresoj kaj sekve ankaŭ ne estis aparta instigo membriĝi, kontraste kun la antaŭa jaro, kiam UEA kongresis en Kopenhago kaj konstatis kreskon de 33 individuaj membroj.

 

    Dum la lastaj sep jaroj estis meza malkresko de ĉ. 169 membroj kaj dum la lastaj 25 jaroj, ekde 1987, de mezume 95 membroj jare aŭ -1,6%. Eble ĉe UEA oni alkutimiĝis al tiu konstanta membroperdo kaj sekve aldone al la Ĝenerala Direktoro (kiu devas zorgi pri la financa ekvilibro kaj la salajroj de la dungitoj inkluzive de la propra) ŝajne neniu vere maltrankviliĝis.

 

    Certe ne tro ĝojiga por UEA entute. Kelkaj eĉ kredas, ke la membronombroj de la asocioj estas indiko pri la ĝenerala grandeco de Esperantujo – aserto, pri kiu mi forte dubas. Tro multaj estis en la pasintaj jardekoj la progresoj ekster UEA – ĉe muziko, en ekstereŭropo, ĉe denaskuloj kaj dum la lastaj jaroj plej videble en la interreto. Supozeble nur la procentaĵo de la asociemuloj inter la Esperanto-parolantoj malkreskas. Multaj ne vidas, kial gravus membri en asocio.

 

    Oni povas konstati, ke la membreco ĉe UEA estas ligita al la ricevado de paperaj eldonaĵoj kiel gvidlibro, jarlibro aŭ revuo Esperanto. Tute ĝenerale paperaj gazetoj multe perdis dum la pasinta jardeko kaj devis lasi iom de sia loko al retaj eldonaĵoj. Ĝis nun UEA ofertas neniun nurretan membrokategorion – nek eblas ricevi jarlibron aŭ revuon nur retpoŝte, nek ekzistas kategorio, kiu ebligus nurretan legadon de gazeto aŭ de delegita datumbazo sen ricevo de papera eldono. Osmo Buller skribis, ke "varbado pro varbado" estas baza tasko en organizaĵo – sed organizaj fakuloj asertas ankaŭ, ke organizaĵo adaptiĝu al la daŭre ŝanĝiĝanta mondo. La nunaj membrokategorioj estas la samaj ekde jardekoj.

 

    Rilate al la ligado de homoj al la asocio la reta oferto supozeble ludas gravan rolon. Rimarkindas, ke la Facebook-paĝo de UEA havas ĉ. 3 mil ŝatantojn, dum la ĝenerala Facebook-grupo "Esperanto" nun havas pli ol 10 mil, la duoblon de la individua membraro de UEA. Tiu fakto kaj la multloka videbleco de Esperanto en la reto ankaŭ forigas la tradician argumenton, ke necesas per la membronombroj montri la parolantojn de nia lingvo. Ne plu. Ekzistas tiom da ofertoj en la reto, ke evidentas, ke ili havas siajn uzantojn – Vikipedio, Firefox, Google Translate, Tatoeba, subtekstigitaj filmoj kaj TED-prelegoj, filmetoj, kantoj ktp. Eble Esperantujo pli kaj pli alproksimiĝas al la stato de naciaj ling"oj, kie membras en lingvo-asocioj nur malgranda elcentaĵo de la parolantoj (ĉ. 1 el 2000 en Germanio). En Litovio kaj Hungario ĉ. 1 el 30 ĝis 50 Esperanto-parolantoj nombritaj en la censoj estas Individua Membro de UEA, do ankoraŭ multe pli ol ĉe naciaj lingvoj…

 

    Sed eble oni devas aliĝi al UEA por vivteni la Universalan Kongreson, ĉu? Nu, la UK-oj estis organizitaj jam antaŭ la ekesto de UEA kaj certe troviĝos organizaj modeloj ankaŭ kaze ke UEA tion ne plu aranĝos. Simile pri la libroservo. Aliaj argumentas, ke necesas havi internacian reprezentanton de Esperantujo. Ne ĉiuj estas plene konvinkitaj pri tio, sed evidente eblas paroli en la nomo de ĉiuj Esperanto-parolantoj ankaŭ, se membras nur dekono de ili.

 

    Eble ni rigardu la komencon de UEA – laŭ la Enciklopedio de Esperanto la kerna celo estis "la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj". Hodiaŭ tio ŝajne funkcias eĉ sen asocio.

 

    Mia iama espero pri membreco estis, ke la asocioj sukcesas "disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto", kiel tekstas la unua laŭstatuta celo de la nuna UEA. Bedaŭrinde tio ne funkcias kaj ne videblas evoluo en tiun direkton. Oni povas demandi sin, kio pli zorgigu nin: La meza malkresko de 1,6% de la membroj jare aŭ la fakto, ke UEA, kiu havas jaran buĝeton de duonmiliono da eŭroj, ŝajne uzas nur ĉ. 10 mil eŭrojn por ekstera informado. Iom malmulte, se oni atente relegas la cititan laŭstatutan celon de UEA.

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng