2012-10-31
La 15-an de decembro 2009 por festi la 150-an naskiĝtagon de la iniciatoro de lingvo Esperanto estis inaŭgurita monumento al Ludoviko Zamenhof en Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo en Germanio. Sur la monumento la tekstoj estas en la kvar lingvoj: germana, ĉina, pola kaj Esperanto.
La blanka marmora busto kun nigra postamento estis pretigita en Ĉinio, la starigo sponsorita de Esperanto-amikoj, kluboj el la tuta mondo. Koran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la realigo de tiu projekto!
Fotoj estas videblaj pri la inaŭguro kaj la festprogramo en la kavalira salono de la kastelo. Bv. rigardi la fotoalbumon ĉe http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=18066033.
Redaktoro: Niu Xueqin
|