Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xinjiang en okuloj de fremdlandaj laborantoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (III)
2012-10-31

    Mi neniam povos sperti la vastecon de Ĉinio

 

Teksto de Andrea Da-Hae Park (Usono) kaj fotoj de Dong De

 

    Estas tre malfacile por ni tuj ligi kamelojn, dunojn kaj jurtojn kun Ĉinio. Sed Xinjiang en la nordokcidenta parto de la lando ja havas pejzaĝojn tute malsamajn ol la Granda Muro kaj Tian'anmen-placo. Kvankam Xinjiang estas iom nekonata por okcidentanoj, tamen ĝi kun areo de pli ol 1.6 milionoj da kvadrataj kilometroj estas la plej vasta regiono en Ĉinio. Ĝi najbaras al Rusio, Mongolio, Pakistano, Hindio kaj aliaj eŭropaj kaj aziaj landoj. Inter popolanoj estas diro: "Nur tiuj, kiuj iris al Xinjiang, povas vere sperti la grandecon de Ĉinio".

 


Andrea Da-Hae Park, usona laborantino de la revuo Pekina Revuo 

 

    Mi kaj miaj kolegoj pasigis unu semajnon en la sud-okcidenta Xinjiang. Ĝia vasteco donis al ni profundan impreson. Tie mi ne nur sentas vastecon de Ĉinio, sed des pli admiras la grandiozecon de la Tero. Ni iam intencis vojaĝi al Romo kaj Pekino por celebri civilizacion kaj atingojn de la homaro, sed vere kortuŝaj estas la pejzaĝoj, kiujn oni neniam vizitis. Jen mia sento, kiam mi staris sur la dezerto. Maldekstre de ni estis montoj kaj herbejoj kovritaj de neĝo, dekstre dunoj sen fino, kaj supre blua ĉielo. La kvieta pejzaĝo rememorigis al mi la doktrinon de ĉina antikva filozofo Laŭzi pri "senagado", kiu pledas por lasi aferon sin disvolvi laŭ sia natura leĝo, sen homa interveno. Sur tiu neprilaborita tero ne videblas konstruaĵo nek telefonbudo, videblas nur mirinda simpleco.

 


Andrea Da-Hae Park (la 1-a de dekstre) intervjuanta en la Ĉina-Eŭrop-azia Ekspozicio 

 

    Dezerto, montoj kaj herbejoj en tiu loko naskas multspecajn kulturojn kaj morojn de Xinjiang. En Xinjiang loĝata de multaj nacimalplimultoj oni povas vidi markon de KFC en la ujgura kaj hana lingvoj. El tio oni povas vidi, ke Xinjiang, kiu iam estis centro de la Silka Vojo, nun ankoraŭ estas loko kiel granda fandejo de la socio en la meza Azio. Jurtoj loĝataj de kazaĥoj kaj ŝafgregoj plue fortigis nian impreson – tie estas senlima tero.

 

 
Interligitaj stepo kaj dezerto

 

    Post la laciga vojaĝo de unu semajno mi ankoraŭ ne povas malkovri la tutan vualon de Xinjiang. Mi esperas, ke mi povos fini mian neplenumitan vojaĝon en estonteco por pli profunde esplori la teron. Malgraŭ ke oni diris, ke nur se oni iris al Xinjiang, oni povas vere sperti la grandecon de Ĉinio, tamen post la vizito al Xinjiang mi pli firme kredas, ke mi neniam povos komplete sperti la vastecon de Ĉinio. (图3)

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng