2012-10-31
La Svisa Muzeo de l' Ludoj konsentis aldoni Esperanton al la elekteblaj lingvoj por vizitoj kaj laborgrupoj: franca, germana, angla, hispana, portugala kaj nun Esperanto.
Oni povas organizi Esperantajn grupojn, kiuj vizitos ĝin. La vizito daǔras ĉirkaǔ 1 horon; aliflanke estas ankaǔ temaj laborgrupoj kie oni lernas specifajn ludojn (afrikajn, ĉinajn, romiajn, faraonajn, ktp), kiuj daǔras 90 minutojn inkluzive de la vizito.
La muzeo, en mezepoka kastelo, konservas ĉarmajn ekzemplerojn de ludoj antikvaj kaj modernaj el diversaj landoj (Barato, Afriko, Ĉinio, ktp).
Poste oni povas ankoraǔ restadi en la belega parko ĉirkaǔ la kastelo, aǔ partopreni alian programeron, kiel vizito al la proksima Kastelo de Chillon (Ŝijon), aǔ la Alimentarium de Nestlé.
La muzeo troviĝas ĉe la bordo de la lago Lemano (Ĝenevo) en la urbeto La Tour-De-Peilz, proksime al Lausanne. Ĝia retejo estas: http://www.museedujeu.com
Redaktoro: Niu Xueqin
|