Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Novaj filmoj en la reta kinejo
2012-10-31

 

 

    La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per du interesaj filmoj, el kiuj unu estis farita jam antaŭ 40 jaroj, dum la alia estas tute nova. Temas pri duonhora dokumenta filmo pri la 55-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno en 1970 kaj pri unuhora registraĵo de la transdono de festlibro al Humphrey Tonkin en la Centra Oficejo la 9-an de januaro 2010.

 

    La filmo pri la Viena UK estis farita de la dana filmisto Erik Elias laŭ mendo de UEA. Ĝi estis unue montrita en la Dana Esperanto-Kongreso kaj poste en la Londona UK en 1971, sed poste neniam plu, verŝajne pro nekontento pri teknikaj malglataĵoj, ĉefe la nekongruo de bildo kaj sono en iuj scenoj. La historia valoro de la filmo tamen larĝe kompensas la mankojn. Post kvardekjara paŭzo eblas nun denove spekti i.a. fragementojn el la parolado de la esperantista aŭstra ŝtatprezidanto Franz Jonas en la inaŭguro kaj el la festparolado de prof. Ivo Lapenna.

 

    Pri la transdono de la festlibro La arto labori kune al Humphrey Tonkin aperis jam 10-minuta filmeto en la reta ĵurnalo UEAviva. Intertempe Francisco Veuthey preparis ankaŭ filmon kun la kompleta programo de tiu festa aranĝo. Krom la transdono mem kaj la sekva dankparolado de Tonkin, la filmo montras la laŭdparolon de prezidanto Probal Dasgupta al la jubileulo, la prelegojn de redaktoroj Ulrich Lins kaj Detlev Blanke pri la enhavo de la libro, kaj la impresan prezenton de la poemo "La vojo" de L.L. Zamenhof fare de Wera Blanke.

 

    Reta Kinejo: www.ipernity.com/doc/97850/home/video

 

    UEAviva: www.youtube.com/UEAviva

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng