Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pekina Opero
2012-10-31

 
Vizaĝŝminko
 

Teatra sceno  
 

 Teatra sceno 
 

Teatra sceno  

 

    En Ĉinio estas pli ol 300 lokaj operoj, el kiuj la plej vaste cirkulanta estas pekina opero, formiĝinta komence de la 19-a jc. en Pekino.

 

    Pekina opero estas sceneja arto, kiu unuigas kanton, dancon, mimikon kaj akrobataĵon en unu harmonian tuton. En la pasintaj 200 jaroj de la arta praktikado aperis miloj da programeroj kaj formiĝis kompleto da muzikaj melodioj kaj prezentaj formuloj.

 

    Pekina opero temas pri multaj aferoj, ĉefe pri historiaj okazaĵoj. Oni prenis materialojn el antikvaj romanoj, legendoj kaj mitoj. Dum la 40 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko verkistoj kaj pekin-operistoj verkis multajn novajn programerojn pri historiaj aferoj, moderna revolucia milito, socialisma konstruado kaj popola vivo.

 

    Pekina opero havas originalajn artajn trajtojn en prezentado. En la longtempa ludado oni resumis fundamentajn movojn altgrade modeligitajn, imite tiujn en la vivo, ekz. fermo kaj malfermo de pordo, surĉevaliĝo, ŝipveturo, supreniro al kaj malsupreniro de monto. Sur scenejo ne estas pordo, nek ĉevalo, ŝipo, monto kaj maro, tamen per siaj graciaj movoj la aktoroj povas imagigi la spektantojn pri ili kaj la spektantoj tute komprenas, kion la aktoroj faras. En pekina opero estas ankaŭ movoj kaj mienoj beligitaj, troigitaj kaj ritmigitaj por montri ĝojon, malĝojon, legadon kaj skribadon, kiuj devenas de la vivo. Ili kun forta impreso kaj riĉa esprimo estas multe ŝatataj de la ĉina popolo.

 

    Estas la mallonga opero "Rivero en Aŭtuno". Sur la scenejo ne estas rivero, nek boato, sed la movoj de la aktoroj montras, ke sur rivero remas maljuna boatisto kun bela knabino. La knabino, malpacienca, urĝas la maljunulon plirapidigi la remadon por ne malfrui al rendevuo kun sia amato. La bonkora humura maljunulo ŝercas kun ŝi. La du aktoroj ludas sur la scenejo, kiel la boato iras sur la kvieta rivero, kaj kiel ĝi trapasas kirlon. Iliaj belaj kanto kaj danco kaj ilia humura dialogo ravas la spektantojn. Kiam la opero prezentiĝis en Danlando, iu spektanto diris: "Mi kvazaŭ staris en boato kaj sentis kapturniĝon." Evidente, li komprenis la operon kaj infektiĝis de ĝi.

 

    La muziko de pekina opero estas esprimriĉa. ĉiaj melodioj estas divideblaj en du kategoriojn: ŝjipi kaj erhŭang. Ĝenerale dirite, ŝjipi estas alta, dum erhŭang milda. En akompano de la du melodioj kun variado oni povas ĝuste prezenti la intrigojn, figurojn kaj la senton de sama figuro en malsamaj kondiĉoj.

 

    El la muzikiloj akompanantaj kantadon la ĉefaj estas kordinstrumentoj, kiaj erhu kaj jueĉin, kaj el tiuj akompanantaj movojn — perkutinstrumentoj, kiaj tamtamo , gongo, tamburo kaj cimbalo, inter kiuj la plej grava estas tamtamo tegita de porkledo, kiu ludas direktan rolon. Ĝia sono alta kaj akra ne povas esti subigita de la sonoj de aliaj muzikiloj. En la prezentado de la tuta opero oni povas aŭdi gongon kaj tamburon, laŭ kies ritmo la aktoroj sursceniĝas, dancas kaj faras aliajn movojn. La gongo kaj tamburo povas intensigi la atmosferon en la luktado.

 

    En pekina opero troviĝas ankaŭ teatraĵoj sen muzika akompano . La lukta opero "Ĉe Vojforko" estas unu el ili. En ĝi estas nur 3 aktoroj, kiuj ludas la rolojn de tri eminentaj uŝu-istoj. Ili renkontiĝas en malgranda gastejo kaj miskomprenas unu alian pro nekonateco kaj sekve de tio okazas lukto inter ili. Ĉirkaŭ tablo i li batalas unu kontraŭ alia kun mallonga armilo en mano. Ĉar la lukto okazas en profunda, senhombrua nokto, tial la opero iras sen akompano de muzikilo j kaj la aktoroj devas ludi senbrue kaj en bona kun agado . La fama aktoro Gai Jiaotian, ankoraŭ tre lerte kaj senbrue saltis sur kaj desaltis de tablo en ludo de la opero, kiam li aĝis jam pli ol 70 jarojn.

 

    La vizaĝŝminko kaj kostumo de la roluloj de pekina opero estas originala j kaj rigore difinita j . Laŭ la ŝminkita vizaĝo kaj portata kostumo la spektantoj povas ek koni, kian rolon ludas aktoroj, ĉu honestan aŭ malican. Se la enhavo de opero estas konata por la spektantoj, ili povas facile ek koni la rolon. La vizaĝŝminko de bonkoraj roloj e stas ruĝa kaj tiu de la malicaj blanka, kaj arlekenoj havas blankan kvadraton inter la nazo kaj okuloj. La vizaĝŝminkoj en pekina opero ja prezentas ornamajn pentraĵojn. Por ŝminkado oni devas havi pentrart a n kapablon .

 

    Pekina opero estas altnivela, juĝate laŭ la arta vidpunkto. Mei Lanfang, Cheng Yanqiu, Gai Jiaotian, Zhou Xinfang kaj aliaj famaj aktoroj de la ma l juna generacio ĝuis altan prestiĝon en- kaj ekster - lande. Jam en la 20-30-aj jaroj s-ro Mei Lanfang ludis pekinan operon en Japanio, Usono kaj Sovetunio. En 1955 la fama mimo Charles Spencer Chaplin rigardis pekinan operon en Parizo kaj diris, ke pekina opero estas brilanta perlo.

 

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng