Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ceramiko
2012-10-31


Pelvo kun homvizaĝa kaj fiŝa desegno de neolitiko  
 

Argila ding-o de Han-dinastio 
 

Purpura tekruĉo 

 

    La ĉina ceramiko havas historion de 10 000 jaroj. Estas notite en historiaj libroj, ke jam en la primitiva socio la prapatroj de la ĉinoj faris argilajn ĉerkojn, tamburojn kaj kuir-pelvojn uzatajn sur ŝtono ardigita per fajro. Oni elterigis multajn argilaĵojn en la ruinoj de la frua periodo de neolitiko antaŭ 6 000-10 000 jaroj en Hemudu de Yuyao-gubernio, Zhejiang-provinco kaj Yixing-gubernio, Jiangsu-provinco.

 

    En la meza kaj posta periodoj (la 50-a — la 20-a jc. a.K.) de neolitiko estis la kolor-ceramika Yangshao-kulturo, kiu ekzistis en la nunaj Henan, Gansu, Xinjiang, Qinghai, Ningxia, Shaanxi, Shanxi, Hebei, Sichuan kaj Shandong. La tiamaj ceramikaĵoj estas dikaj, pezaj kaj stabilaj. Post polurado oni desegnis per ruĝa kaj nigra koloroj sur ili fiŝojn, ranojn, homajn vizaĝojn, cervojn, petalojn kaj ondojn, kiuj aspektas simple kaj vivece. Poste sekvis Longshan-kulturo (en la nuna Shandong-provinco), kiu havis la nigran ceramikaĵon kiel la ĉefan. Tiam oni jam uzis simplan rotacian maŝinon en produktado. La formoj de ceramikaĵoj multe pli varias ol la antaŭaj. Iuj dikas nur iom pli ol unu milimetron. Tial la nigra ceramikaĵo nomiĝas ankaŭ ovoŝela ceramikaĵo.

 

    En Shang-dinastio (la 16-a — la 11-a jc. a.K.) aperis la blanka ceramikaĵo kun elegante gravuritaj bildoj de nubo, pluvo kaj flugilo de cikado, kaj ankaŭ glazurita ceramikaĵo, kio markis la transiron de la fajenca ceramiko al la porcelana.

 

    La ceramikaĵoj de Qin- kaj Han-dinastioj (221 a.K. — 220 p.K.) faritaj el subtila fajenco estas multspecaj. Inter ili estas kruĉoj, teleroj, bovloj, kandelingoj, akvopotoj k.a., la glazuroj estas blua, verda, flav-verda, nigra, bruna, oranĝa kaj arĝenta. Tiam furoris luksa entombigo, tial aperis belegaj kunentombigitaĵoj. En 1974 oni trovis kavon de terakotaj homoj en la orienta parto de la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio en Lintong, Shaanxi-provinco. La kavo kovras 13000 m2 .Tie estis elterigitaj pli ol 6000 malhele grizaj terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, kun meznombra alteco de 2 metroj. La kirasuloj kun lanco enmane aspektas versimilaj kaj bravaj. La ĉevaloj estas fortikaj, proporcie kaj anatomie ĝustaj, kun levita kapo. Ili direktas koleran rigardon antaŭen, kvazaŭ pretante tuj galopi al batalkampo. La tuta sceno de la terakota legio donas fortan kaj imponan impreson. Ili estas raraj artaĵoj de Ĉinio.

 

    Plej eminenta verko en la ĉina ceramika historio estas trikolora ceramikaĵo de Tang-dinastio (618-907 p.K.). Post Song-dinastio (960-1279 p.K.), precipe en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911 p.K), la ceramiko de Foshan de Guangdong-provinco, Yixing de Jiangsu-provinco, Zibo de Shandong-provinco, Jianshui de Junnan-provinco kaj Rongchang de Sichuan-provinco rimarkinde disvolviĝis kaj la fajencaĵoj de Yixing fariĝis la plej famaj.

 

    La purpuraj terakotaĵoj de Yixing, precipe ĝia tekruĉo, estas stile modestaj kaj elegantaj. Teo, infuzita en tia kruĉo, ne perdas sian delikatan guston. La terakotaĵoj de Yixing estas populare uzataj en la kamparanaj familioj kaj tetrinkejoj en suda Ĉinio. Rigore postulas la tekniko de farado de la purpuraj terakotaĵoj, kiu enhavas argil-preparadon, formigadon , gravuradon kaj bakadon. Oni uzas, krom purpura, ankaŭ ruĝan, verdan, vermiljonan, brunan, flav-verdan kaj blankan argilojn. La tekruĉo havas formon de bambuo, arbostumpo, kukurbo, lotusfloro, lotusradiko aŭ akvomelono. Ĝi estas okangula aŭ ovala. La formo estas harmonia kaj eleganta. Per grifelo majstroj gravuras bildon, kaligrafaĵon, epigrafon kaj stampon sur sia verko. Oni kreas sian verkon kun granda skrupulo. Ekz., la kruĉaj kovrilo kaj korpo estas faritaj tiel ĝustaj kaj hermetikaj, ke preskaŭ ne rimarkeblas fendo inter ili. Estas tekruĉo farita de majstro de Ming-dinastio, kiun oni povas levi, prenante ĝian kovrilon, kiam la kruĉo estas plenigita de teo. Post polurado ekbrilas la purpura terakotaĵo. Multfoja lavado kaj viŝado dum uzado faras la terakotaĵon brila, tial ĝi estas alte taksata kaj ŝatata de kolektantoj.

 

    Terakotaĵoj de Qinzhou, Guangxi, aperis en Tang-dinastio kaj famiĝis en la regperiodo (1851-1861) de imperiestro Xianfeng de Qing-dinastio. La produktaĵoj estas faritaj el okra kaj delikata argilo, kiu havas funkcion de akvosorbo kaj aerotralaso. Teo, infuzita en tekruĉo el tia argilo, ne perdas sian delikatan guston. Akvo en vazo el tia argilo estas neputrema. Kaj floroj en ĝi floras pompe kaj la radikoj ne putras rapide. Ne putremas ankaŭ la manĝaĵo somere konservata en tia ceramikaĵo. La fajencaĵo, produktita en Jianshui de Yunnan, estas fortika. Frapata, ĝi sonas metale. La fajencaĵo de Shiwan, Guangdong-provinco, aperis en Song-dinastio kaj famiĝis en Ming-dinastio pro siaj riĉkoloraj glazuroj, kiuj estas safira, viola, grenata k.a. La skulptitaj argila arhato kaj palaca servistino en Qing- dinastio estas ĝiaj reprezentaj verkoj.

 

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng