Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zamenhof sur la paĝoj de retaj krimuloj
2012-10-31

 

 

    La jam fama omaĝo de Google al 150-jariĝo de Zamenhof estis okazo por malica provo ataki la komputilojn de tiuj, kiuj volis scii pri la verda flago sur la retejo de la entrepreno en 33 landoj.

 

    Fakaj novaĵagentejoj pri teknologio kaj informadiko tra la mondo raportis hieraǔ, la 16-an de decembro 2009, ke la omaĝo de Google al Zamenhof estis priatentita ne nur de esperantistoj kaj scivolemuloj pri la verda flago.

 

    "En Esperanto la vorto estas 'malica'. Ĝi signifas malica kaj estas la plej bona maniero priskribi multajn el la serĉrezultoj, kiuj guglumantoj (vizitantoj de Google) ricevis en mardo, kiam ili alklakis la ĉefpaĝan honorigan Google-logotipon dediĉitan al la kreinto de Esperanto". Tia estas la komenco de novaĵo dissendita de la plurnacia IDG [ekzemple ĉi tie: http://news.idg.no/cw/art.cfm?id=95B23F19-1A64-6A71-CE48C0EAC8E2380B]

 

    Pro la imprese multnombra kvanto de landaj filioj de Google, kiuj aperigis la honoran banderolon kun la verda flago - 33 -, verŝajne granda estis la intereso de la vizitantoj.

 

    Google estas unu el la plej popularaj retserĉejoj en la mondo kaj prezentas la serĉrezultojn laǔ la ordo de rilato al la serĉata temo. La retaj atakantoj komencis ekspluati tion kaj preparas hejmpaĝojn, kiuj pretende kongruas kun la plej populara serĉo. Spertuloj diras, ke ataki laǔ tiu sistemo ne estas io nova. Sed novaĵo estas, ke Google mem estis la motivo de atako. La omaĝo al Zamenhof staris inter la kvin plej popularaj temoj serĉataj en mardo. Kaj, el la ligiloj, oni kalkulas, ke 50% estis falsaj. La entrepreno ankoraǔ ne komentis pri la afero.

 

    Honorigaj logotipoj de Google havas la nomon "doodle". En mardo, kiu volis scii pli pri la omaĝo alklakante tiun... "dudlon", ricevis liston de ligiloj al paĝoj pri Zamenhof kaj Esperanto. Inter ili, nekutime granda listo de malicaj rezultoj. Se oni alklakis unu el la fuŝligiloj, venis reklamoj aǔ paĝoj, kiuj provis mistifiki la vizitanton, ke la komputilo estis infektita de viruso. Estis tiam instigo al pago por falsa kontraǔvirusa programo.

 

    Tio certe plilongigos la Zamenhof-tagon en la gazetaro tra la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng