Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La militaj orkestroj de la armeoj ĉina kaj usona faris kunan prezentadon en Ĉinio
2012-11-01


La kuna prezentado de la du orkestroj 

 

    Vespere de la 29-a de oktobro, kune faris prezentadon la milita orkestro "Pershing' s Own" de la Usona Ŝtata Armeo kaj la milita orkestro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en la Ĉina Ŝtata Centro por Arta Prezentado. Tio estas la unua fojo por la kunludado de la du orkestroj en la tuta turneo. La orkestro de la ĉina armeo vizitis Usonon en majo de la jaro 2011, kaj la ĉi-foja vizito de la usona estas praktika ago por la interŝanĝado kaj kunlaboro en la kultura flanko de Ĉinio kaj Usono.

 

    En la koncerto la du orkestroj respective prezentis muzikojn ĉinajn kaj usonajn, ekzemple la nacia himno de la du landoj, la ĉina muziko "glorkanto pri la ruĝa flago", la anglalingva kanto "Sign of victory" kaj tiel plu. La du orkestroj kune ludis muzikojn usonajn kaj ĉinajn, "Cowboy" kaj "Chao Tian Que". Tia kuna prezentado kondukis la emocion de la spektantoj al la kulmino, kaj vekis el ili varmajn aplaŭdojn.

 

    La usona orkestro kun 76 membroj restas en Ĉinio de la 27-a de oktobro ĝis la 5-a de novembro kaj kune faras prezentadon kun la ĉina orkestro turnee en Pekino, Nankino kaj Ŝanhajo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng