Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis la 8-a tradicia oktobra renkonto pedagogia en Herzberg
2012-11-01

  

 

    La okan fojon okazis la Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia, la faka kunveno de AGEI kaj Interkultura Centro Herzberg (samtempe 56a Studsesio). La celo - kiel kutime - estis la prezentado de interesaĵoj el la pedagogia-metodika temaro de Esperanto-instruado kaj spertinterŝanĝo inter interesitaj fakuloj. Zsófia Kóródy pezentis lernejajn projektojn, en kiuj ankaŭ lernejoj en Herzberg kunlaboras: ekz. ĝemelurba kunlernado, kunferiumado (Somera Arbara Lernejo), Comenius-projekto. Ankaŭ Christof Krick raportis pri la evoluo de la alia Comenius-projekto, en kiu gimnazio en Winterberg aktivas. Kun aliaj partoprenantoj, Johannes Mueller kaj Melanie Maradan ekestis diskutrondo pri sciencaj revuoj kaj faka tradukado.

 

    La alia traktita ĉeftemo rilatis al la 125-jara historio de Esperanto. Peter Zilvar prezentis ĝin el la vidpunkto de kolektanto kaj montris unikaĵojn pri Zamenhof, kongresoj kaj aliaj gravaj eventoj, bildkartojn, medalojn, poŝtkartojn kaj glumarkojn. La partoprenantoj, vizitantoj, inter ili Reza Torabi kaj Brian Moon povis konatiĝi kun la valoraj materialoj kaj la aktualaj arkivigaj laboroj de Interkultura Centro Herzberg.

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng