Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Oficiale startis la eŭropa Comenius-projekto
2012-11-01

 

    Post kelkaj antaŭaj preparpaŝoj kaj organizaj kunsidoj la kunordiganto de la eŭropa Comenius-projekto, la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio en Herzberg en kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg oficiale anoncas la starton de la projekto, kiu daŭros inter 2012-2014. GUTO estas mallongigo el la originala anglalingva titolo: A Guided Tour from the Local Castle to the European House (Ĉiĉeronata vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo). La projekto celas kunlaborigi lernejanojn, ke ili estu kapablaj rakonti unu al la aliaj pri loka historio, geografio, popolkutimoj, tradicioj, kulturaj specifaĵoj, do ili fariĝos junaj turismaj gvidantoj por sia loĝurbo, regiono.

 

    La ĵusa aŭtuna periodo servas por virtuala interkonatiĝo, ellaboro de projektmaterialoj por ekspozicioj en la partnerlernejoj en novembro kaj por la unua renkontiĝo en Italio en printempo 2013. Sekvos vizito al Hungario en aŭtuno 2012 kaj la lasta kunveno okazos en Herzberg en printempo 2014.

 

    En ĉeesto de lerneja direktoro Hans-Joachim Bötel estis fiksita flagobendo kun eŭropaj naciaj flagetoj en la ĉefhalo de la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio kaj projektŝildeto ricevita de la Nacia Comenius-Agentejo sur la muron ĉe la enirejo. Harz Kurier, la regiona gazeto raportis pri la evento, kiun ĉeestis la entuziasmaj lernantoj, la respondecaj instruistoj kaj la projektgvidantaj Esperanto-instruistoj el la Esperanto-Centro.

 

 

El Espranto-urbo

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng