Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Akvo-ekspozicio en Pekino
2012-11-01

 

Inaŭguro de akvo-ekspozicio

 Standoj

 

    Inter la 29a kaj la 31a de oktobro en la Nacia Konferenc-Centro, Pekino, inaŭguriĝis akvo-ekspozicio de Ĉinio 2012.

 

    La ekspozicio altiris pli ol 300 entreprenistojn el 20 landoj kaj regionoj. Dume oni okazigis pintforumon pri ĉina akvo, raportadon pri membrano-tekniko kaj aliajn aranĝojn, kaj diskutis pri administrado de akvaj resursoj, reformado de akvo-utiligaj projektoj, sendanĝereco de trinkebla akvo en urboj.

 

    Ĝi estas granda trans-industria ekspozicio iniciatita de la Ministerio de Akvaj Resursoj de Ĉinio, kaj okazis 14 fojojn.

 

    La ekspozicio estis kunorganizita de la Ĉina Hidraŭliko-Inĝenieria Societo, la Membrano-industria Asocio de Ĉinio kaj la kompanio Messe Frankfurt, kaj liveris al profesiuloj platformon por interŝanĝi teknikon. Eksponataj estis kvin specoj da ekipaĵoj kaj tekniko: ekipaĵoj kaj materialoj uzataj en akvaj investo, projekto kaj konsiliĝo kaj en akvo-utiligaj konstruaĵoj; tekniko, ekipaĵoj kaj servoj por membrano-disiĝo; sendanĝereco kaj aparatoj de trinkebla akvo; tekniko kaj maŝinoj pri malŝparema irigacio; tekniko kaj maŝinoj por observado de akvo-kvalito kaj antaŭgardo kontraŭ inundo.

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng