2012-11-01
|
Komencita la rondnavigado de la kruzaj ŝipoj |
La 30-an de oktobro la Hainan-a Administracio de Maraj Aferoj komencis la naŭtagan krozon pere de siaj ŝipoj por inspekti la maran areon ĉirkaŭ la insulo Hainan de Ĉinio. La krozo kun la tuta distanco je 529 marmejloj estas ronda navigado ĉirkaŭ la insulo Hainan.
Dum la krozo oni faros inspektadon kaj kontroladon tutflanke kaj sisteme al la navig-kanalo, ankrejo, navig-helpaj signoj kaj fiŝkaptaj ŝipoj sur la maro fore de la insulo je 20 marmejloj por laŭleĝe pliigi la respondecon pri la suvereneca plenumado, sekureca garantio de la surmara trafiko kaj polura antaŭgardo kontraŭ la ŝipoj. Oni celas ankoraŭ, ke la rondnavigado povas pluapaŝe pliigi la kapablon de la policaj ŝipoj en la surmara leĝplenumo kaj la kroza floto en la rapida reago kontraŭ eventualaj maraferoj, tio finfine altigos la nivelon de la servado al la verda disvolvo de la insulo Hainan.
Dum la ĉi-foja kruzo okazos ankaŭ ekzercado pri surmara savado kaj ekzameno al la ĉirkaŭinsula komunikado.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|