Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Familia renkontiĝo en Svislando
2012-11-02

 La aŭtoro Dieter Rooke (dekstre) kune kun sia ĉina edzino Liu Jun (apud li) en la E-familia renkontiĝo

 

 La prezidantino de Svisa Esperanto-Societo Mirejo Grosjean (plej maldekstre) gvidas la diskutan rondon.

 Ĉeestantoj atenteme aŭskultas la prelegon.
 
 En granda salono la esperantistidoj gaje ludas per ludbrikoj kaj ligna fervojo.

 Migrado sur monton en Ĵuraso

 Distre muzika vespero en SFERO.

 

de Dieter Rooke el Svislando

 

    De la 19-a ĝis la 21-a de oktobro 2012 okazis apud La Chaux-de-Fonds des Geneveys-sur-Coffrane, Neuchâtel, Svislando, renkontiĝo de kvin dekoj da familianoj, inter ili estis beboj kaj etaj infanoj. Por ili la organizantoj proponis apartan prizorgadon kun la helpo de la gepatroj. En granda salono la esperantistidoj gaje ludis per ludbrikoj kaj ligna fervojo.

 

    En sabato allogis la vizito al la zoologia ĝardeno, kaj en dimanĉo -- la proksima aŭtuna arbaro. Neniam la infanoj krokodilis inter si, ĉar ili venis el diversaj lingvoregionoj.

 

    Por plenkreskuloj estis dediĉitaj tre altnivela programo: Diskuto pri antaŭjuĝoj, integrigo de eksterlandanoj en Svislando, lumbildprelego pri la pilgrimo al la okcidenta mondofino, kies nomo estas "vojo de sankta jakobo". La vojo estas tre populara inter esperantistoj. La pilgrima urbo nomiĝas Santiago de Compostela. En la urba placo videblas statuo de la venkinto kontraŭ la islamanoj. Ekde kelkaj jaroj ne plu ekzistas sub la ĉevalo de Jakobo la sangantaj dehakitaj kapoj de islamanoj.

 

    Samideano el Germanio faris prelegon pri la vivo de Frederiko "la granda". Li estis imperiestro de la prusa ŝtato, kiu amis kaj muzikon kaj militojn. Dum la distra vespero la preleginto ludis per eta orkestro pecon por fluto kaj ĝenerala baso, verkitan mem de la imperiestro.

 

    S-ro Jean Claude Perrin, delegito de la Neuchatela kantono, rakontis pri sia laboro kadre de lia profesio -- servo por enmigrintoj. Li skizis la historion de enmigrintoj post la dua mondmilito, kiam alvenadis italoj por trovi sezonan laboron en Svislando. La familianoj ne rajtas ekloĝi kun la laboristaj enmigrintoj. Nuntempe la svisa popolo timas novan ondon de enmigrado el pli foraj landoj. Tial la laboro por integrado estas tre malfacila.

 

    La teamo de profesiuloj por integrado en la kantono Neuchatel ricevis ĉijare la premion "saluton enmigrinto".

 

    La partoprenantoj el Katalunio spektigis la anglalingvan filmon pri la turismaj vidindaĵoj en Barcelono. Ni informiĝis pri la forta nacia sento de la kataluna popolo, kiu foje fondis ŝtatojn dissemitaj en mediteraneaj landoj. La hispana ŝtato venkis en sanga batalo la katalunan armeon -- evento, kiu estas neforgesebla por la digna kaj brava kataluna nacio. La tradicia nacia sporto estas la konstruo de homaj turoj. Plej fortikaj viroj formas fundamenton, sur kiun grimpas sinsekvaj turfarantoj. La turo atingas foje eĉ dek etaĝojn. En tiu sporto partoprenas pluraj generacioj, plurlingvanoj kaj knaboj kaj knabinoj.

 

    La turo simbolas vere la homaron -- kiu sukcesos venki la babelan turon.

 

    Dum SFERO mi spertis tian grandan entuziasman etoson, ĉar ni praktike pruvadis la eblon dissalti la obstinan lingvan baron.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng