Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La unua ĉeftema amuzparko de Ĉinio "Indigna birdo" inaŭguriĝis en la Tongji-a Universitato de Ŝanhajo
2012-11-02

 

 

 

Studentoj de la Tongji-a Universitato transportas ekipaĵojn en la amuzparkon.

 

    La 31-an de oktobro malfermiĝis al la publiko la unua ĉeftema amuzparko de Ĉinio "Indigna birdo" en la Desegna kaj Novkrea Kolegio de la Tongji-a Universitato en Ŝanhajo.

 

    La amuzparko kun la areo de ĉirkaŭ 200 kvadrataj metroj estas malferma placo kun plafono kaj sen ĉirkaŭmuro. Ĝi kun modeloj de "indigna birdo" kaj ekipaĵoj por amuzi kaj rokgrimpado estas senpage malfermita al la publiko. Rilata respondeculo de la universitato diris, ke la amuzparko ne estas ĝenerala loko por amuzi kaj estas eksperimentejo de la instruistoj kaj studentoj de la Tongji-a Universitato por scienc-teknologia esplorado kaj inventado. Per la platformo la universitato faros desegnon kaj sperton pri la reago de la ludo "Indigna birdo".

 

    Laŭ konigo de Chen Boyi, ĝenerala direktoro de la filio en Ĉinio de la ludkompanio ROVIO, kiu ekspluatis la ludon "Indigna birdo", la amuzparko enkorpigis la spiriton pri sporto kaj ĝi ne estas loko ĉefe por komerciga amuzo, kaj estas "ekzemplo" kunlabori kun la Tongji-a Universitato. Chen Boyi diris ankaŭ, ke la unua komerciga ĉeftema parko de birdoj en Ĉinio jam finkonstruita en la urbo Haining, Zhejiang-provinco, kaj la kompanio planas konstrui similan parkon en Ŝanhajo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng