Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
1300 milionoj da ĉinoj estas favoritaj pro la kuraca asekuro
2012-11-02

 

    Havi bonan kuracan servadon estas miljara revo de la ĉina popolo. Dum la pasintaj 10 jaroj, Ĉinio jam sukcese konstruis la plej grandan sistemon de kuraca asekuro por preskaŭ ĉiuj ĉinoj.

La nova politiko pri koopera kuracado donis oportunon al kamparanoj por akcepti pli bonan kuracadon en loka hospitalo.

 

    Projektado de kurac-asekura sistemo estas malfacila problemo pri la popola vivo en la mondo. Ĉinio havas la plej grandnombran loĝantaron en la mondo, tamen ĝi sukcese realigis la tutpopolan bazan kuracan asekuron en nur 10 jaroj. Tio estas mirinda atingo. Ĝis nun, la asekuratoj jam superis 1300 milionojn, kiuj konsistigas pli ol 95 procentojn de la totala nombro de ĉinoj.

 

    Laŭ la statistiko publikigita de la Ĉina Ministerio pri Sano, la privata elspezo por sano en la totala elspezo por sano malmultiĝis de 60% en la jaro 2001 al 35% en la pasinta jaro. Tio signifas, ke la elspezo de la registaro por la popola sano multiĝis kaj la ŝarĝo de popolanoj en ĉi tiu flanko malgrandiĝis relative. Samtempe rimarkinde pliboniĝis la justeco en la kuraca servado.

 

    En la 6-a de aprilo 2009, oficiale publikiĝis la Decidoj de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro pri la Reformado de Medicina Sistemo. Tiel, komenciĝis la nova reformado de medicina servado favoranta la tutan popolon. Dum la pasintaj tri jaroj, Ĉinio insistis en la baza vojo por la unueca aranĝo, gravigo de ĉefa punkto kaj laŭpaŝa antaŭenpuŝado, klopodis por konstrui la bazan medicinan sistemon kovrantan la tutan landon kaj faris esploradon pri ĉin-maniera solvo de la problemo de la medicina reformado.

 

    La Monda Sana Organizo opinias, ke la ĉina higiena sistemo antaŭeniras laŭ la ĝusta vojo. La fama gazeto The Lancet komentarias, ke la ĉefa celo kaj ĝenerala strategio de la ĉina medicin-sistema reformado estas imitinda, kaj Ĉinio jam gajnis grandan sukceson en la liverado de norm-preza kaj justa kurac-servado al la tutlandaj popolanoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng