Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino prezentado de vestoj far orient-aziaj landoj
2012-11-02

Modelino prezentas veston desegnitan de ĉina mododesegnisto. 

Modelinoj prezentas vestojn desegnitajn de japana mododesegnisto. 

 Modelo prezentas veston desegnitan de korea mododesegnisto.

 

 

    En la 31-a de oktobro okazis en Pekino prezentado de vestoj en la stiloj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. La prezentado kun la titolo "Vestoj en ĉielarke brilaj koloroj" estis subtenita de ambasadorejoj de la tri orient-aziaj landoj, la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.

 

    La prezentado, kiel la kultura interŝanĝado de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, montris al la publiko la evoluadon de la tradicia tekniko en la kostuma tualetado kaj desegnadon de la laŭmodaj vestoj de la tri landoj. La trilandaj mododesegnistoj perfekte kunigis la elementojn de la trilandaj civilizoj kun iliaj longaj historioj kaj la novajn ideojn de la kuranta moro, ili sukcese transdonis al la tuta mondo la desegnan koncepton pri diverseco de vestoj, eksponis la trilandajn multkulturecojn kaj prezentis la evoluadon de tradiciaj vestoj en la moderna socio. En la prezentado partoprenis NE.TIGER, en la nomo de ĉinaj mododesegnistoj.

 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng