Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Buller en Kubo -- solidareco pro Sandy
2012-11-05

 

 

    La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller restadis en Havano de la 21-a ĝis la 28-a de oktobro. Krom esperantistoj li renkontis la vicministron pri kulturo Fernando Rojas kaj prelegis ĉe la Kuba Asocio por Unuiĝintaj Nacioj. Propran tuŝon al la vizito donis la uragano Sandy, kvankam ĝi furiozis en la orienta parto de la lando kaj lasis Havanon en sia periferio.

 

    La renkontiĝon kun vicministro Rojas partoprenis ankaŭ Alberto Calienes kaj Alberto Pineda, resp. prezidanto kaj estrarano de Kuba Esperanto-Asocio. Buller dankis al Rojas pro ties granda persona kontribuo al la sukceso de la 95-a Universala Kongreso en Havano en 2010. Rojas estis ĝia Alta Protektanto kaj aktive sekvis kaj apogis ĝiajn preparojn jam ekde 2008, kiam li unuafoje renkontis direktoron Buller. Oni traktis kelkajn komunajn planojn de UEA kaj KEA, al kies antaŭenigo la vicministro promesis sian helpon. Rojas estis aparte kontenta aŭdi, ke la 95-a UK forte stimulis la kuban movadon. Nun KEA havas membrojn en ĉiu provinco, kaj multaj talentaj kaj entuziasmaj gejunuloj aperis en ĝiaj vicoj.

 

    La 23-an de oktobro, antaŭtage de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, Buller prelegis en la sidejo de la Kuba Asocio por UN pri la historio kaj nuna stato de Esperanto. La aranĝo estis dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto kaj enkondukis ĝin la vicdirektoro de la Asocio, ambasadoro Aramís Fuente Hernández. Lia kono de la historio de Esperanto ne plu surprizis Buller, kiu jam antaŭe havis kun li longan konversacion. Inter kvardeko da aŭskultantoj estis Pham Thanh Nghe (ataŝeo de la vjetnama ambasado), Ana María Díaz Canals (direktorino de la Fremdlingva Eldonejo José Martí), ĵurnalistoj kaj reprezentantoj de kulturaj kaj edukaj instancoj k.a. organizaĵoj. Ĉeestis ankaŭ estraranino de UEA Maritza Gutiérrez.

 

    La aranĝo ĉe la Asocio por UN ricevis vastan reeĥon en la gazetaro, radio kaj televido. La Kuba Nacia Televido dediĉis al ĝi preskaŭ kvaronhoran programeron. Krome, jam antaŭ la alveno de Buller la agentejo Prensa Latina amplekse informis pri la vizito.

 

    En la sidejo de KEA okazis du vesperaj festoj, la 23-an kaj la 27-an de oktobro, kun resp. kvindeko kaj trideko da partoprenantoj, kiuj venis ankaŭ el pluraj provincoj. En ili tre bone montriĝis la amo de kubanoj al arto kaj kulturo, ĉar multaj el la ĉeestantoj kantis, muzikis aŭ prezentis poemojn aŭ rakontojn en ambaŭ vesperoj.

 

    Meze de la restado de Buller la lando estis atakita de la uragano Sandy, kiu faris grandegan detruon en la orienta parto de Kubo. La estraro de KEA tuj ekinventaris la damaĝojn al esperantistoj kaj okazigis krizkunvenon kun Buller por plani la helpagadon. Inter siaj unuaj agoj KEA komencis monkolektadon inter siaj membroj. Krome, Buller transdonis al KEA 500 eŭrojn kiel subtenon de la Konto Espero de UEA por la esperantistaj viktimoj.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng