Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis maratono sur la urbo-muro de Xi' an, Ĉinio
2012-11-05


Ĉinaj partoprenantoj kuras sur la urbo-muro. 
 

Justin Gatlin (la dua de maldekstre) estas intervjuita. 

 

    En la 4-a de novembro okazis internacia maratono sur la urbo-muro de Xi' an, urbo de la provinco Shaanxi, Ĉinio. Xi' an estas konata pro la bone konservata antikva urbo-muro. Tiutage pli ol 32 mil partoprenantoj, inkl. de 30 mil maratono-amatoroj, kuris sur la antikva urbo-muro kaj en la ĉirkaŭ-urbo-mura parko. La kuradon gvidis Justin Gatlin, fama usona sportisto de sprinto, kiu gajnis la oran medalon de la cent-metra sprinto en la Atenaj Olimpikoj en la jaro 2004 kaj la kupran en la Londonaj Olimpikoj en la jaro 2012. Ĉeestis al la konkurso ankaŭ Guo Wenjun kaj Qin Kai, ĉinaj sportistoj kaj ĉampionoj de Olimpikoj, por kuraĝigi la partoprenantojn.

 

    La sur-urbo-mura maratono internacia jam sukcese okazis 16 fojojn de la jaro 1993 en la urbo Xi' an. La totala sumo de la partoprenantoj superis 40 mil. Pli ol 8 mil eksterlandaj sportistoj el 60 landoj kaj regionoj partoprenis en la konkurso de la pasintaj jaroj. Kaj multaj altranguloj, famuloj kaj profesiaj sportistoj de diversaj lokoj ĉeestis al ĝi kiel invititoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng