2012-11-05
 Hungaranoj en prezentado de kongfu-o |
La 4-an de novembro al la Epo-akademio de la templo Shaolin en Henan-provinco venis grupo el Hungario por prezenti la ĉinan kongfu-on, invitita de ĉina vicĉefministro Li Keqiang dum sia vizito en Hungario aprile.
17 homoj konsistantaj la grupon el la Hungara Budhana Centro komencis la viziton en la 1-a de novembro. Ili unue vizitis la templojn Shaolin kaj Baima, kaj due faris prezentadon kaj lernadon en Epo-akademio, kie ili parolis kelkajn ĉinajn vortojn, ekzemple "shaolin kaj kongfu-o". Kvankam vere malvarmiĝis, ili entuziasme prezentis.
En la Hungara Kongfu-a Centro estas kursoj pri la ĉina lukarto, zenismo, te-arto, kaligrafio kaj pentrado. Hungaranoj ŝatantaj la ĉinan kulturon ĉeestas la kursojn, kiuj havas grandan influon al la hungara popolo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|