Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Evoluo de la Ĉina Mono
2012-11-05


Konko, la plej primitiva mono  
 
 
Ŝovelil-forma monero de Zhou-dinastio (770 a.K.— 221 a.K.)
 

Glav-forma monero de Zhou-dinastio 
 

Monero de Qing-dinastio (1644-1911)  

 

    La plej frua mono de Ĉinio estis konko, kiun oni ekuzis jam en la dinastioj Xia kaj Shang (la 21-a jc. a.K. — la 11-a jc. a.K.). La konko, produktita en la varma maro de la sudo, estis ekzota objekto por tiuj du dinastioj en la basenoj de la Flava Rivero.

 

    Kiam furore cirkulis la konka mono, aperis konkforma bronza mono, la plej frua metalmono de Ĉinio. En la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj (770 a.K. — 221 a.K.) aperis en Chu-regno en suda Ĉinio ovalaj bronzaj moneroj kun ideografiaĵoj.

 

    La ŝovelil-forma metalmono, la plej frua kaj vaste uzata, okupis gravan lokon en la antikva Ĉinio. Tia mono, muldita en formo de ŝovelilo, estis grava cedebla riĉaĵo en la agr i kultura regiono kaj funkciis kiel identaĵo en la interŝanĝo de varoj. Alia metalmono en formo de glavo aperis iom poste.

 

    Komence la malsamaj specoj de mono ĉiu havis sian apartan cirkulan sferon. Por kontentigi disvolviĝon de la komerco kaj interŝanĝon de varoj, oni iom post iom transiris la limojn de la sferoj. Poste aperis iu facile uzebla metalmono — monero kun ronda truo. Post kiam la Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis Ĉinion en la jaro 221 a.K. la ĉinoj ekuzis la unuecan bronzan moneron "Duona Taelo" kun kvadrata truo.

 

    En la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj oro komencis servi kiel mono. Tiam en Chu-regno aperis Yingyuan, la plej antikva ora monero en Ĉinio. Post la naskiĝo de Han-dinastio (206 a.K. — 220 p.K.) imperiestro Wudi starigis la sistemon de metalmono "Kvin Zhu" en la jaro 118 a.K. (unu zhu egalas al 1/480 kg). Tio estis sukcesa monsistemo, kiu daŭris pli ol 700 jarojn.

 

    En Tang-dinastio (618-907 p.K.) oni starigis la monsistemon "Kai Yuan Tong Bao", kiu daŭris pli ol mil jarojn. Jen alia grava monsistemo en la ĉina historio. La uzado de "Kai Yuan Tong Bao" grave influis la ĉinan pez-mezuradon. Antaŭ tio en Ĉinio oni ĉiam prenis 24 zhu kiel unu taelon, sed ekde tiam iom post iom formiĝis la decimala nombrosistemo, t. e. d ek moneroj egalas al unu taelo.

 

    Oro, kiel interŝanĝaĵo en la komerco, atingis sian kulminon en la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.—24 p.K.) kaj depost tiam ĝia cirkulado malvigliĝis iom post iom. Oro malaperis en la cirkula sfero en la 3-a jc. kaj perdis sian funkcion de oficiala mono.

 

    En Tang-dinastio oni laŭleĝe uzis monerojn kaj silkaĵojn samtempe en la interŝanĝo. Tiam oni prenis silkaĵon kiel identaĵon por granda interŝanĝo kaj bronzajn monerojn por malgranda. Tamen la silkaĵo perdis sian originalan valoron tuj post tondado. Pro tio ĝi ne taŭgis por interŝanĝo, tial en Song-dinastio (960-1279) la valora arĝento ekcirkulis kiel mono en la socio, kio da ǔ ris tre longan tempon, ĝis ĝi ekcirkulis kiel oficiala valuto.

 

    La plej antikva monpapero de la mondo aperis en Ĉinio en la fino de la deka jarcento. Ĝi estis uzata kiel sola leĝa valuto en la vasta Yuan-imperio (1279-1368). Nur en Ming-dinastio (1368-1644) arĝento fariĝis ĝenerale uzata mono. Tiam oni pagis arĝenton por granda interŝanĝo kaj bronzajn monerojn por malgranda. Por facile cirkuligi arĝentan monon, oni plej ofte muldis ŝu-forman arĝentan ingoton 50 taelojn peza.

 

    En la moderna epoko en Ĉinio cirkulis ĉefe arĝenta monero kaj papermono. En 1933 Ĉinio malpermesis uzadon de arĝento laŭ ĝia pezo en la komerco kaj ekuzis nur arĝentajn monerojn. En 1935 Ĉinio komencis emisii monbiletojn kaj malpermesis cirkuladon de arĝentaj moneroj. La seninterrompaj militoj kaj senbrida emisiado de monbiletoj fare de la malnova registaro kaŭzis seriozan inflacion, grandan kaoson en la monsistemo kaj multe devalutis la monbiletojn, tiel ke la arĝentaj moneroj ekcirkulis denove.

 

    La 1-an de decembro 1948, por bonvenigi la naskiĝon de la nova Ĉinio, la liberigitaj regionoj gvidataj de la Komunista Partio de Ĉinio fondis la Ĉinan Popolan Bankon kaj komencis emisii la monpaperon Renminbi. Post la naskiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la 1-a de oktobro 1949 ĝia registaro faris multajn klopodojn, fine venkis la 12-jaran inflacion kaj starigis la unuecan monsistemon Renminbi en marto, 1950.

 

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng