Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Porcelanaĵoj
2012-11-05


Telero de Ru-bakujo de Song-dinastio 
 

Kolora vazo de Ming-dinastio (1368-1644)  
 

Blu-blanka botelo de Qing-dinastio (1644-1911)  

 

    Porcelanaĵo estas unu el la grandaj antikvaj inventaĵoj de Ĉinio kaj renomiĝas tra la mondo pro sia beleco kaj multuzebleco. Laŭ teknologio porcelanaĵo disvolviĝis el fajenco, sed ili diferencas unu de la alia. Porcelanaĵo, farita el kaolino post bakado en medio de pli ol 1 200°C, estas kompakta, nesorbema kaj metale sonanta je frapado, dum fajencaĵo farita el kruda argilo post bakado en medio de malpli ol 1 000°C estas sorbema, nekompakta kaj obtuze sonanta je frapado.

 

    En la meza periodo de Shang-dinastio antaŭ 3 500 jaroj Ĉinio jam elfaris primitivan celadonverdan porcelanaĵon. En la Orienta Han-dinastio (25-220 p.K.) la ĉina porcelana ceramiko forlasis la primitivecon kaj eniris en la fruan periodon de sia disvolviĝo.

 

    En Wei-dinastio, Jin-dinastioj kaj la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (220-589 p.K.) impetis la ĉina porcelana produktado. Pro la influo de budhismo la tiamaj porcelanaĵoj ĝenerale portas lotusflorajn desegnojn. En Hebei-provinco oni elterigis faman celadonverdan porcelanan vazon altan je 66.5 centimetroj. Kun diketa korpo ornamita per reliefaj lotusaj petaloj ĝi estas raraĵo el la celadonverdaj porcelanaĵoj en norda Ĉinio. Estas aparte menciinde, ke en la Nordaj Dinastioj (386-534 p.K.) oni sukcesis elbaki blankajn porcelanaĵojn, kio estas grava afero en la ĉina porcelana historio, ĉar dank' al tio oni produktis poste porcelanaĵojn kun koloraj desegnoj.

 

    En Tang-dinastio (618-907 p.K.) Ĉinio havis senprecedencan disvolviĝon en diversaj flankoj. La celadonverdaj porcelanaĵoj produktitaj en Yuyao-gubernio, Zhejiang-provinco, en suda Ĉinio, kaj la blankaj porcelanaĵoj produktitaj en Lincheng-gubernio, Hebei-provinco, en norda Ĉinio, montras la atingojn de la tiama porcelana produktado. Tiaj celadonverdaj porcelanaĵoj karakteriziĝas per delikateco, maldikeco kaj kristala glazuro. Iuj el ili estis specife produktitaj por la imperiestra familio. La blankaj porcelanaĵoj de Lincheng kun koloro neĝblanka aŭ arĝenta ĝuis grandan famon siatempe. Tiam iu muzikisto elektis 12 bovlojn el la porcelanaĵoj de tiuj du specoj, kun malsamkvanta akvo ene, kaj frape ludis muzikon per ili. La sonoj estis tre plaĉaj, kio pruvis la bonkvalitecon de la objektoj.

 

    En la malfrua periodo de Tang-dinastio ia bakujo Tongguan de Changsha inventis novan teknologion de subglazura pentraĵo. La elterigita brunverda porcelana kruĉo kun floroj kaj birdoj lerte kaj vivece pentritaj vidigas al ni la aspekton de popolaj flor-birdaj pentraĵoj de Tang-dinastio.

 

    En Song-dinastio (960-1279) la ĉina porcelana produktado impete progresis. La arkeologiaj eltrovoj montras, ke el la 170 ĉinaj gubernioj, kie troviĝas ruinoj de antikvaj porcelanaj bakujoj, 130 havas bakujojn apartenantajn al Song-dinastio. Tiam aperis kvin famaj bakujoj, nome Ding (en Quyang-gubernio, Hebei-provinco), Ru (en Linru-gubernio, Henan-provinco), Guan (en Kaifeng kaj Hangzhou), Ge (en Longquan-gubernio, Zhejiang-provinco) kaj Jun (en Yuxian-gubernio, Henan-provinco). Ding-porcelanaĵoj estas ne nur delikataj, maldikaj, glazure kristalaj, sed ankaŭ multe ornamitaj per pentritaj kaj gravuritaj desegnoj kun strekoj simplaj kaj fortaj. Floroj, bestoj, birdoj, fiŝoj, ludantaj infanoj estas temoj sur tiamaj porcelanaĵoj. Anstataŭ uzi ornamajn desegnojn aliaj famaj bakujoj donis atenton al formoj kaj glazuraj koloroj de la produktaĵoj. Ru-porcelanaĵoj estas brile glazuritaj. Jun-porcelanaĵoj impresas per ĉarma pompeco, kiun oni akiris dum la bakado. Ge-porcelanaĵoj plenaj de glazuraj fendetoj aspektas pli antikvecaj kaj elegantaj. Guan-porcelanaĵoj estas faritaj el kaolino riĉa je fero kaj glazuritaj dike kaj brile. La supra parto de la porcelanaĵoj maldikas pro malsuprenfluo de la glazuro kaj estas purpura, dum la bazo neglazurita montriĝas nigra. Krome, estis ankaŭ la bakujoj Cizhou (kies ĉefa parto en Handan, Hebei-provinco), kiuj produktis populare uzatajn porcelanaĵojn. Tiam oni ornamis la porcelanaĵojn per pentritaj floroj, birdoj, insektoj, fiŝoj, homfiguroj kaj pejzaĝoj plenaj de densa gusto de popola vivo. En la Suda Song-dinasto (1127-1279) la celadonverdaj porcelanaĵoj de Longquan, Zhejiang-provinco, sin trovis en sia plej prospera periodo. Ili estas maldikaj, dike glazuritaj kaj brilantaj jade.

 

    En Yuan-dinastio (1271-1368) oni fondis la Fuliang-an Porcelanan Buroon en Jingdezhen, Jiangxi-provinco, kaj la loko fariĝis la centro de la ĉina porcelana produktado. En tiu tempo pli kaj pli perfektiĝis la farado de bludesegna blanka porcelanaĵo. Por fari tian porcelanaĵon, oni unue pentras sur la nebakita objekto per kobalta pigmento drakon, fenikson, birdojn aŭ florojn kaj poste ĝin glazuras kaj bakas. En Yuan-dinastio, krom jadblanka glazuro, oni sukcesis fari ankaŭ ovoblankan, ruĝan kaj bluan glazurojn. Dank' al tio porcelanaĵoj ekhavis sur si polikromian ornamon.

 

    La porcelanaĵoj de Ming-dinastio (1368-1644) karakteriziĝas per belaj bludesegnaj kaj polikromiaj ornamoj. La bludesegnaj porcelanaĵoj de Xuande-erao estas delikataj, purecaj kaj brilaj. Estas Tianqiu-botelo de tiu periodo, kies desegnoj de bluaj mar-ondoj kaj blanka drako, perfekte vidigas belecon de forto kaj movado per blank-bluaj koloroj kaj fluaj strekoj. La teknologio de polikromia porcelanaĵo estis disvolvita en Ming-dinastio. La kvinkolora homfigura pleto, produktita de Jingdezhen, kun bildo pentrita en koloroj ruĝa, blua, verda, flava kaj purpura, donas impreson de lukseco. Estas alispeca porcelanaĵo polikromia kun subglazura desegno. Ĝi estas tiel farita: Unue oni pentras desegnon per blua koloro sur nebakita objekto kaj ĝin blanke glazuras, post bakado oni plenigas polikromie la bluan desegnon surglazure kaj ĝin denove bakas. Tia ornamo kun kolora nuanco brila kaj harmonia havas efekton de la ĉina tradicia realisma pentrarto.

 

    En la regperiodoj de la imperiestroj Kangxi, Yongzheng kaj Qianlong (1662-1795) de Qing-dinastio la produktado de ĉinaj porcelanaĵoj atingis sian kulminon. La polikromiaj porcelanaĵoj en Kangxi-periodo ĉarmas per denseco kaj brileco de koloroj. Tiam oni povis pentri sur porcelanaĵo grandiozan scenon de historio. Luanmu-trinkvazo de Yongzheng-periodo maldikas kiel papero. La akvarela ornamo reprezentas tiutempan ornaman arton. Oni unue pripentras porcelanaĵon per ĉina tuĉado. Post bakado la pentraĵo sur porcelanaĵoj efektas kiel akvarelo. Dum Qianlong-periodo oni perfekte kopiis produktaĵojn de ĉiuj famaj bakujoj de diversaj pasintaj tempoj kaj ankaŭ faris porcelanaĵojn simile al bronzaj, jadaj, lakitaj kaj lignaj objektoj. La tiamaj porcelanaĵoj kun delikata emajla ornamo farita laŭ olepentrado estis ekskluzive por la imperiestra familio.

 

    Nun ĉiuj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio povas produkti porcelanaĵojn kun klara loka gusto kaj nacia stilo. La ĉefaj produktejoj de ĉinaj porcelanaĵoj estas Jingdezhen de Jiangxi-provinco, Liling de Hunan-provinco, Tangshan kaj Handan de Hebei-provinco, Shiwan de Guangdong-provinco, Dehua de Fujian-provinco, Yixing de Jiangsu-provinco, Longquan de Zhejiang-provinco kaj Zibo de Shandong-provinco. Jingdezhen estas fama porcelana urbo de Ĉinio, kies produktaĵoj kun bluaj desegnoj, kun tiuj kaj aĵuraĵoj, kun polikromia ornamo kaj kun koloraj glazuroj ĝuas grandan famon. En la porcelana ornamo oni lerte uzas esprimmanierojn de ĉinstila pentrado, olepentrado, ksilografio, akvarela pentrado k.a. La glazuraj koloroj de porcelanaj skulptaĵoj de Shiwan estas brilaj kaj pompaj, kaj la formoj elegantaj. La statuoj de Avalokiteŝvaro kaj Bodhidharmo kun laktoblanka kaj helflava glazuroj, bakitaj de Dehua, estas admirindaj en farado. Cizhou-porcelanaĵoj de Handan, kun koloroj blanka kaj nigra en kontrasto, distingiĝas per siaj eleganteco, sereneco kaj originaleco. La porcelanaj gravuraĵoj de Zibo estas freŝaj en la projektado, kaj la strekoj vivecaj kaj fortaj.

 

    Ĉinio jam restarigis ĉiujn famajn antikvajn bakujojn, kiuj ne funkciis de longe. Inter ili estas Yaozhou-bakujo de Song-dinastio, Jun-bakujo kaj Ru-bakujo.

 

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng