Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Simboligo de Naskiĝjaro per 12 Bestoj
2012-11-05

1


12 naskiĝjaraj bestoj

 

12 naskiĝjaraj bestoj (ĉina tradicia papertranĉaĵo) 

 

    Estas interese, ke en Ĉinio oni simboligas naskiĝjaron per 12 bestoj. La 12 simbolantaj bestoj laŭvice estas muso, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. Laŭ la ĉina tradicio ĉiu jaro portas nomon de unu el tiuj bestoj. Ekzemple, la jaro 1987 estas leporjaro.

 

    En la malnova Ĉinio oni kutime kalkulis aĝon per la nomoj de tiuj 12 bestoj. Ili alternas kaj post ĉiuj 12 jaroj ripetiĝas denove. Eĉ nun tiu kalkula metodo de aĝo estas vaste uzata en Ĉinio. Kiam du homoj renkontas unu la alian, ili kutime demandas: "En kiu bestjaro vi naskiĝis?" Estas du eblaj respondoj: Iuj ĉinoj kutime diras sian plenjaran aĝon, dum la aliaj sian neplenjaran aĝon, kio kaŭzas al ies ekzakta aĝo diferencon de 1-2 jaroj. Se oni aplikas la metodon kalkuli aĝon per bestjaro, do oni nuligas la diferencon en aĝokalkulado.

 

    Simboligo de naskiĝjaro per 12 bestoj aperis en Ĉinio antaŭ tre longe. Pri tio Wang Chong, filozofo de la Orienta Han-dinastio (25-220 p.K.), faris kompletan noton en sia verko. Sed ĝis nun neniu povas certigi, kiam kaj kiel naskiĝis tiu metodo. Iuj opinias, ke ĝia deveno eble rilatis al astronomio. Guo Moruo (1892-1978), fama ĉina sciencisto kaj arkeologo, opiniis, ke ĝi estis kreita en Han-dinastio sur la bazo de zodiako de Babilonio (t.e. Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno, Amforo, Fiŝoj) kaj la konsidero de ĉinaj propraj moroj kaj kondiĉoj.

 

    En la malnova socio superstiĉulo kutime petis aŭguriston diveni, ĉu lia filo (aŭ filino) povos fianĉiĝi kun tiu aŭ ĉi tiu fraŭlino (aŭ fraŭlo) laŭ la karakteroj de tiuj 12 bestoj. Ekzemple, laŭdire, la geedziĝo de fraŭlo kaj fraŭlino, kiuj naskiĝis en la jaroj de drako kaj tigro respektive, estis malpermesita, alie ili dronos en tutviva kverelado. La gejunuloj, kiuj naskiĝis en la jaroj de koko kaj hundo respektive, ne povas geedziĝi, alie ili ne povas kunvivi la tutan vivon. Terure absurda estas tio, ke la bopatrino kaj bofilino, kiuj ambaŭ naskiĝis en la ŝafjaro, vivus en malharmonio, ĉar, laŭ sortodiveno, kiam du ŝafoj renkontiĝas, ili ĉiam ŝatas kornobati unu la alian. Kun disvolviĝo de la scienco oni nun jam ne kredas tiujn absurdaĵojn. Nun iuj ĉinoj ankoraŭ tre atentas sian naskiĝjaron de kiu besto simbolatan, kaj precipe maljunuloj ĉiam esperas, ke la simbola besto alportos al ili feliĉon kaj ĝojon.

 

    Kutime, en la fino de la jaro jam aperas en magazenoj bildoj, ludiloj kaj metiartaĵoj kun bestfiguro de la sekvanta bestjaro. Ekde la jaro 1980, la jaro de simio, Ĉinio emisias serion da poŝtmarkoj kun bildoj de tiuj 12 bestoj ĉiujare po unu speco. Tiamaniere oni devas atendi 12 jarojn por akiri kompleton de poŝtmarkoj de 12 bestoj. La poŝtmarkoj estas tre maloftaj kaj tre ŝatataj de filatelistoj.

 

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng