Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Ŝanhaja E-Asocio seminariis por la 125-jariĝo de Esperanto
2012-11-06


En la kunvenejo de la seminario 

 

    Posttagmeze de la 28-a de oktobro, la Ŝanhaja E-Asocio okazigis seminarion por memori la 125-jariĝon de Esperanto. En la agado partoprenis pli ol 20 esperantistoj, inkl. de membroj de la asocio kaj samideano el Irano en la urbo Ŝanhajo. La seminarion prezidis s-ro Zhou Tianhao, vicprezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio kaj ĝia ĝenerala sekretario.

 

    S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, faris parolon kun la titolo « Inspiro de la 125-jariĝo de Esperanto ». Li diris, ke la historio de Esperanto kun 125 jaroj plenforte atestas ke Esperanto estas grava frukto de la homara civilizacio kaj efika instrumento por akceli la pacon, disvolviĝon kaj kunlaboron inter diversaj landoj. En la pasintaj 125 jaroj, e-istoj per sia sageco kaj diligenteco montris senĉese la brilajn paĝojn de la lingvo Esperanto al diversaj lokoj de la mondo, faris tre efikajn kontribuojn por la propagando, disvastigo kaj disvolvo de Esperanto kaj akiris impresigajn rezultojn. Kiel unu el la relative malgrandaj lingvoj, Esperanto povas ekzisti eĉ hodiaŭ, la kialo kuŝas en tio, ke ĝi ne nur havas la trajtojn de scienceco kaj facila lernebleco, sed ankaŭ portas la komunan idealon de la homaro: sur la bazo de interkomunikado kun egaleco oni reciproke kompreniĝas kaj pace kunekzistas. De longa tempo, Esperanto ludas pozitivan rolon en akcelado de la monda paco kaj pliintimigo de la amikeco inter diverslandaj popoloj.

 

    En la seminario samideanoj Lin Yueming, Zhang Han, Li Siyuan, Chai Benrong, Zhang Miaojuan, Cui Zhiqin kaj aliaj membroj de la asocio faris parolon. Parolis en la seminario ankaŭ irana samideano pri la temo " Nia donaco -- al Esperanto kaj Esperanto -- al ni ".

 

(Kontribuo de Wang Minhao el Ŝanhajo)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng