Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de ĉina poemo de Zhang Ji
2012-11-06

 

de HU GUOZHU

 

    Zhang Ji (766?-830?)

 

    Fidela edzino

 

    Vi scias bone, ke mi havas edzon,

 

    Tamen vi perloparon al mi sendas.

 

    Min tuŝas via korsento tenera,

 

    Kaj ĝi sur mia vest' ruĝsilka pandas.

 

    Mia kastelo alta staras apud reĝa parko,

 

    La nobla edzo estas gvardiisto ĉe l' monarko.

 

    Mi kredas: via koro puras kiel suno hela,

 

    Sed al la edzo mi ja ĵuris ĝismorte fidela.

 

    La perloparon mi redonas, ve! Kun larm' de malfeliĉo,

 

    Kial ni ne nin vidis antaŭ mia edziniĝo!

 

    Trad. S.J.Zee

 

    0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

    - 0/ 0 - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

    0 = 0/ = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

    0 - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

    = 0/ 0 = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

    0 = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

    0 = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

    0 - 0/ = 0/ - 0/ - 0/ = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

    0 - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

    = 0/ 0 - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

    (0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    张籍

 

    节妇吟

 

    君知妾有夫,赠妾双明珠;

 

    感君缠绵意,系在红罗襦。

 

    妾家高楼连苑起,良人执戟明光里。

 

    知君用心如日月,事夫誓拟同生死。

 

    还君明珠双泪垂,恨不相逢未嫁时。

 

    Zhang Ji (766?-830?), alinomata Zhang Wenchang, estis famkonata kiel la "Sekretario S-ro Zhang". La ok-voluma enhavis pli ol 480 poemojn, el kiuj nur centono estis esp-igita. Ni jam legis lian poemon (vd A015). Nun ni legu lian alian poemon , versitan en sama stilo. Supraĵe ĝi legiĝis ankaŭ kiel ampoemo. En la unua persono li skribis pri la nobla bonvirto de fidela virino, kiu dank-rifuzis la "amproponon" esti kromviro. Ŝi redonis la donacon al la amorpetanto kaj ĵure deklaris, ke ŝi neniam perfidu al sia edzo.

 

    Tamen, tio estis nur supraĵa senco. Do, kia estis la vera subsenco kaŝita?

 

    En alia versio de la sama poemo estis ankaŭ vic-titolo "Responde al la Armeestro S-ro Li Shidao". Fakte, dum la meza periodo de Tang-dinastio okazis separatismo en Ĉinio. Lokaj militaristoj ĉiamaniere logis klerulojn kaj korteganojn komploti por ekspansio de sia potenco. Kaj Li Shidao, la armeestro de Pinglu, ankaŭ estis unu el tiaj militaristoj.

 

    Li Shidao jam delonge admiris la famon de poeto Zhang Ji. Li pli ol unufoje sendis dungilon kun promeso pri kara rekompenco al Zhang Ji por varbi lin en la stabon. Siatempe Zhang Ji funkciis en la ĉefurbo nur kiel malaltranga oferisto. Li vivis neriĉe. Tamen Zhang havis la politikan sintenon oponi separatismon en lando, tial li neniam estis kortuŝita de Li Shidao per la profita allogo. Zhang ne volis kamaradiĝi kun la separatisma militaristo, samtempe li ne intencis ofendi tiun potenctenanton, sekve li versis tiun poemon respondante al Li Shidao.

 

    La unua versduo montris, ke tiu, bone sciante, ke mi havas edzon, tamen ankoraŭ donacis al mi perloparon. Kia konduto? Certe kun kaŝita fiintenco.

 

    La sekva dua versduo diris: Kvankam mi opinias vian konduton kontraŭ-etiketa, tamen mi ankaŭ estas kortuŝita de via korsento tenera. Mi eĉ propramane pendigas la perlojn sur mia ruĝsilka vesto. Supraĵe: mi dankas vian korsenton. Subsence: kun alia sento.

 

    La tria versduo skribis pri sia riĉa kaj nobla familio: Edzo estas gvardiisto de palaco, aludante, ke la aŭtoro estas membro en la centra Kortego de Tang-dinastio.

 

    La kvara versduo legiĝis impulse, kun kontraŭdiroj en sento kaj intensa batalo en penso: unue danki kaj konsoli; sed poste kategorie ĵuri pri sia koro "ĝismorte fidela al la edzo"!

 

    La poemo finiĝis per amplenaj versoj. Ŝi redonis la perlojn larmante. Ŝia parolo estis tre milda, sed volo tre firma.

 

    Sincera sinteno. Delikata psika priskribo. Kortuŝa intrigo. Krom la bonvirteco de honesta persono, la admirinda versarto ankaŭ faris la poemon furora kaj tre fama inter legantoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng