Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de ĉina poemo de Wang Changling
2012-11-06

de HU GUOZHU

 

 

Adiaŭ al Amiko en Lotus-turo

 

Wang Changling (698—756)

 

Fride pluvis sur rivero dum nokthoro;

 

adiaŭis mi amikon ĉe aŭroro.

 

“Se demandos pri mi en Luoyang parencoj;

 

 — En jadkruĉ' glacikristalas mia koro!”

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

 = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

- 0/ = 0/ - 0/ - 0/ - 0/ = 0

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

 

 

Adiaŭado al amiko ĉe Hibiska Pavilono

 

Kun la river' ligiĝas frosta pluv' en nokta horo,

 

Matene ĉe disiĝ' ĉagrenas Monto Chu en solo.

 

Se la karulo en Luoyang vin pridemandos pri mi,

 

"Kiel glaci' en jada vazo puras mia koro."

 

(Trad. Laŭlum)

 

0 - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 - 0/ = 0/ - 0/ - 0/ - 0/ = 0/ - 0

 

= 0/ 0 = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

 

 

Adiaŭi Xin Jian en Furong

 

Hieraŭ nokte ni babilis dum pluvego.

 

Adiaŭ! Jen solecon la montoj elkovas!

 

Se iu jam pri mi demandos, nu, kolego:

 

"La koro el glaci' en jada pot' sin trovas."

 

(CRI)

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

0 = 0/ - 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

芙蓉楼送辛渐

 

王昌龄(698—756)

 

寒雨连江夜入吴,平明送客楚山孤。

 

洛阳亲友如相问,一片冰心在玉壶。

 

    Wang Changling(699-757), fama poeto de Tang-dinastio, restigis al ni kun pli ol 170 versaĵoj, el kiuj bedaŭrinde, nur kelkaj pecoj havis esperantigojn.

 

    Wang Changling tre lertis versi laŭ la formo de sepsilaba (sep-ideograma) verskvaro.

 

    Tiu formo tre similis al robajo en la Esperanta poezio.

 

    Lia poemo estis rigardata kiel plej okulfrapa inter verskvaroj de Tang-dinastio. Laŭlum esp-igis ĝin jene:

 

    Senŝanĝas Qin-a luna klaro, Han-a pasej-baro,

 

    Ankoraŭ foras dekmil-lie viroj al bataloj.

 

    Se vivus generalo Li Guang, ja ne estus eble,

 

    Ke trans Yinshan-montaron venu Hu-oj sur ĉevaloj.

 

    Ĉi-foje ni konigas al vi karaj legantoj tri esp-igojn de lia alia verskvaro .

 

    Disiĝo de intimuloj, familianoj aŭ amikoj estas tre ofta travivaĵo dum homa vivo, sekve pri adiaŭo, disiĝbedaŭro kaj sendo de foriranto estas tre furora temo en la ĉina antikva poezio. Kreiĝis abundo da tiutemaj poemoj kun diversaj stiloj.

 

    Plejparto de poemoj pri disiĝo kutime akcentas pri disiĝbedaŭro. Sed en tiu ĉi poemo Wang Changling kantas malsame ol ordinaraj, li pli multe esprimas sian purecan senton kaj altan aspiron.

 

    La unua versduo versis pri malvarma pluvo en lasta nokto, pri torenta rivero. Eĉ la malproksima montĉeno konturis soleca. Premis etoso de adiaŭo. Sed la gravito troviĝis en la dua versduo. La celloko de la forironta amiko Xin Jian estis urbo Luoyang, kie ankaŭ estis multaj intimuloj kaj amikoj de la aŭtoro. Nia poeto profunde sopiris siajn intimulojn kaj amikojn en Luoyang. Kaj en lia imago tiuj intimuloj kaj amikoj ankaŭ forte sopiris lin. Do li admonis al Xin Jian: Se miaj amikoj demandus pri mia stato, bonvole diru al ili, ke mi havas koron ankoraŭ tiel kristale puran kaj senmakulan kiel glacio en jada kruĉo. Vere mirinda metaforo de versado! En mallonga poemo allogis frapversoj famaj, tio elmontris la altan arton de la aŭtoro, kiu do nemirinde estis kromnomata kiel "Reĝo inter poetoj".

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng