Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Prezentis muzikan teatraĵon la eksterlandaj lernantoj en Tianjin, Ĉinio
2012-11-06


Lernantoj faras prezentadon. 
 
 
La afiŝo de la muzika teatraĵo "Bugsy Malone"

 

    La 4-an de novembro pli ol 60 eksterlandaj lernantoj de la Internacia Kolegio Wellington de Tianjin prezentis la muzikan teatraĵon "Bugsy Malone" en sia lernejo de la urbo Tianjin, Ĉinio. La teatraĵo estis adaptita el la samnoma filmo reĝisorita de la fama direktoro Alan Parker en la jaro 1976. la teatraĵo rakontas pri la stulta batalo inter du idiotaj apaĉoj en Nov-Jorko en la jaro 1929. Ĉiuj roloj de la teatraĵo estas mirinde karikatura, kaj ĉiuj armiloj estas manĝeblaj, ekzemple la kremaj kukoj kaj farunaj bomboj. La tuta teatraĵo estas plena de amuzo kaj humuro, ĝi sukcese aludis la realan socion kun bataloj okazigitaj de la urbaj apaĉoj por rabi siajn lokojn en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento.

 

    La Internacia Kolegio Wellington de Tianjin estis establita en la jaro 2011 en la marborda urbo Tianjin en orienta Ĉinio. Ĝi estas la unua transmara filio de la fama kolegio Wellington de Brito.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng