2012-11-07
 Ekveturo de Xuelong |
|
 Sciencistoj kaj ŝipanoj antaŭ la ekveturo |
Matene de la 5a de novembro la 29-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarkto ekveturis de Kantono per la ŝipo Xuelong. Ilia esploro ampleksas maran hidrografion, fizikan oceanografion, meteologion, astronomion, biologion, geologion, zoologion, mapadon, glaciejon kaj aliajn sciencojn.
Laŭ la plano la ŝipo foriros de Zhongshan-stacio en la 11a de venonta marto kaj atingos Ŝanhajon en la komenco de aprilo de la venonta jaro. La tuta vojaĝo veturos 27,460 marmejlojn dum 162 tagoj, kaj dume la ŝipo kvar fojojn trapasos la okcident-ventan zonon.
|