Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xinjiang en okuloj de fremdlandaj laborantoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (IV)
2012-11-07

    Malkovri vualon de kulturoj kaj moroj de fremda loko

 

Teksto de Andrew Vaughan Winterbottom (Aŭstralio) kaj fotoj de Dong De

 


Andrew Vaughan Winterbottom, aŭstralia laboranto de la revuo Ĉinio Hodiaŭa en la Ĉina-Eŭrop-azia Ekspozicio 

 

    Menciante Xinjiang oni unue pensas pri kameloj, dezertoj, kantemaj kaj dancemaj ujguraj knabinoj kaj melonoj. Por multaj homoj Xinjiang estas loko kun kulturoj kaj moroj de malsamaj nacioj. Unu el la ĉefaj celoj de nia vojaĝo al Xinjiang estas malkovri la vualon de ĝiaj kulturoj kaj moroj.

 

    Ni esperas per la intervjuo konigi al la mondo la belan vivon la xinjiang-a popolo kaj belajn pejzaĝojn de la loko. Nia tasko inkluzivas ankaŭ "antaŭenpuŝi" turismon de la loko kaj profundigi konon de homoj pri lokaj markoj kaj entreprenoj.

 


Andrew Vaughan Winterbottom (meze) en veturilo 

 

    Nacimalplimultoj denaske ŝatas kanti kaj danci. En la dua tago post nia veno al Urumĉi ni spektis la dancprezenton "Bela Xinjiang", kiu daŭris du kaj duonan horojn. La dancoj estis riĉaj je fantazio. En la centro de Mukam, ujgura nacia muziko, iu dancisto diris al mi, ke lia enspezo estas sufiĉa por vivteni lian familion kun kvin membroj.

 

    Xinjiang –- plej bela loko

 

Teksto de Michael Andre Zarate Urbano (Peruo) kaj fotoj de Dong De

 


Michael Andre Zarate Urbano, perua laboranto de la revuo Ĉinio Hodiaŭa en la Ĉina-Eŭrop-azia Ekspozicio 

 

    Fakte estas malfacile por mi rakonti pri tiel bela loko per kelkaj vortoj. Antaŭ veno al Xinjiang mi iomete sciis pri ĝia historio kaj vivmaniero de lokaj ujguroj, iliaj lingvoj, kredoj, kutimoj, moroj kaj kulturoj. Tamen la nuna Urumĉi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, jam ne nur estas urbo kun malsamaj nacioj kaj vivmanieroj, sed ankaŭ estas tiu rapide disvolviĝanta en ekonomio. Tion bone pruvis la 2-a Ĉina-Eŭrop-azia Ekspozicio. 

 


Michael Andre Zarate Urbano (dekstre) intervjuas urugvajan ambasadorinon. 

 

    La regiono Hami en la orienta Xinjiang estas unu el la plej belaj lokoj, kiujn mi vizitis. Same kiel bongustaj melonoj tieaj pejzaĝoj forte impresis nin dum nia vojaĝo. Krom tio, la prezento de Mukam estas tre brila. Ujguroj kaj kazaĥoj montris al ni sian amikecon per dancoj, kantoj, bongustaĵoj kaj gastamo. La disvolvo de tieaj vent-energio kaj sun-energio enkorpigis la antaŭenirantajn paŝojn de Hami.

 

    Post kelktaga restado en Xinjiang Urumĉi kaj Hami profunde restas en mia memoro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng