2012-11-08
 Wen Jiabao faras parolon en la dua sesio de la 9a Azia-eŭropa Kunveno. |
La 6an de novembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis en la dua sesio de la 9a Azia-eŭropa Kunveno en Vjentiano, ĉefurbo de Laoso, kaj faris parolon pri aferoj de la tuta mondo.
Wen Jiabao diris, ke nun al la internacia situacio okazas plu profundaj kaj kompleksaj ŝanĝiĝoj; energifonto-sekureco, nutraĵa sekureco, antaŭgardo kaj reduktado de katastrofoj, klimato-ŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj demandoj estas ankoraŭ elstaraj kaj alportas defion al tutflanka revigligo de la tutmonda ekonomio kaj al daŭripova disvolviĝo de la aziaj kaj eŭropaj landoj.
Wen Jiabao diris en parolo, ke energifonta sekureco estas grava al la vivteno kaj bonfarto de la popoloj kaj signifoplena por certigi la kompletan reprosperiĝon kaj longperiodan disvolviĝon de la tutmonda ekonomio; energifontaj produktantoj, konsumantoj kaj transportantoj en Azio kaj Eŭropo devas kune klopodi por starigi la koncepton pri nov-energifonta sekureco de reciproka kunlaboro, plurflanka disvolviĝo kaj kooperativa sekurigo. Oni devas plenforte disvolvi purecajn kaj renovigeblajn energifontojn, optimumigi energifonto-strukturon, stabiligi energifonto-prezon, konservi normalan ordon de la energifonto-merkato, ŝpari energion kaj altigi la efikon, kaj antaŭenigi starigon de ŝparemaj modeloj produktaj kaj konsumaj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|