Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
TEJO promesas paperan Pasportan Servon en 2013
2012-11-08

 

    Meze de kreskanta malkontento pri la stato de la iam popularega Pasporta Servo de Tutmonda Esperantista Organizo, la respondeculoj de TEJO nun promesas, ke papera listo de gastigantoj nepre aperos antaŭ la nordhemisfera somero 2013. Kritikantoj ne plu fidas la promesojn, kaj Yenovk Lazian en Germanio jam preparas eldonon de propra listo de gastigantoj - kun la sama nomo. TEJO malaprobas, sed ne intencas jure procesi por protekti la nomon de Pasporta Servo.

 

    Pasporta Servo de TEJO dum multaj jaroj estis volontule prizorgata de Derk Ederveen kaj aperis en la formo de ĉiujara papera listo de gastigantoj, senpage sendata al la gastigantoj mem. Aliaj kiuj volis uzi la liston devis aĉeti ĝin, kaj tiel helpi finance la eldonon.

 

    En 2008 TEJO decidis modernigi kaj enretigi la servon. La transiro rezultis en granda kaoso, kiun akrigis la manko de laborfortoj. La papera listo de gastigantoj por la jaro 2009 fine aperis nur en februaro 2010, kun nefidinda enhavo. Poste kompreneble neniu nova listo aperis en la jaro 2010, kaj la kajero por 2011 aperis ne en aprilo kiel promesite, sed en aŭgusto, tro malfrue por la libertempa sezono. Ĉi-jare tute ne aperis papera listo.

 

    Pasintjare la komitato de TEJO pro manko de laborfortoj eĉ konsideris la alternativon tute nuligi Pasportan Servon, aŭ almenaŭ la paperan eldonon. Du trionoj el la voĉdonintaj komitatanoj tamen decidis, ke TEJO plu devas prizorgi la servon kaj aperigi ankaŭ la paperan libron.

 

    Ŝajne ne estis trovitaj la bezonataj aldonaj laborfortoj. Laŭ alvoko en la retejo, daŭre estas serĉataj kompilanto, kunordiganto, mapfaranto, grafikisto, programisto kaj landaj organizantoj.

 

    Krome la servilo en kiu troviĝas la reta listo de gastigantoj plurfoje paneis, tiel ke dum iuj periodoj neniel eblis uzi la servon. Multaj uzantoj maltrankviliĝis, kaj aperis pluraj iniciatoj pri fondo de nova gastiga servo por anstataŭi la paneantan Pasportan Servon. Unu el la kritikantoj estis Yenovk Lazian, kiu skribis en la reta diskutejo pri Pasporta Servo:

 

    — Ĉar la reta versio de Pasporta Servo estas fiasko ne nur kompleta, sed ankaŭ ada, senfine ripeta, plimultiĝas la voĉoj subtenantaj la plueldonon de la papera libreto. Mi delonge proponadis al la fantomaj gvidantoj de PS sufiĉe malmultekostan eldonadon de la adreslibreto kaj plie, la transprenon de kelkaj organizaj taskoj, ekzemple la telefonadon al la membroj koncerne ilian eventualan re-aliĝon. Neniu ajn respondis al mi. Nun mi demandas: ĉu entute indas lasi la aferon inter la manoj (ambaŭ maldekstraj) de TEJO?

 

    Responde al demandoj de Libera Folio, funkciuloj de TEJO nun promesas, ke en la jaro 2013 jes aperos uzebla papera listo de gastigantoj, kaj ĝi estos havebla ĝustatempe antaŭ la eŭropa libertempa sezono.

 

    -- La oficiala eldono aperos en 2013. Ĝin ricevos senpage personoj laŭ la politiko de TEJO decidita antaŭ du jaroj: tiuj, kiuj loĝas en regionoj kie interreto estas tre malfacile uzebla (ekzemple pluraj afrikaj landoj) kaj tiuj nekapablaj uzi interreton (ekzemple personoj kiujn TEJO registris permane en la datumbazo de gastigantoj). Aliaj povos aĉeti la adreslibron pere de la libroservo de UEA, klarigas vicprezidanto Sergej Tyirin.

 

    Yenovk Lazian jam lanĉis sian propran inciaton kaj komencis kolekti nomojn kaj adresojn de gastigantoj por eldono de papera libro. Li tamen ne estas tre optimisma, respondante al demando de Libera Folio pri la iniciato:

 

     -- Bedaŭrinde la PS-anoj jam sataĉas de tondraj diskonigoj de la vica "renaskiĝo" kaj "reviviĝo" de PS, do ankaŭ mia preteco transpreni la taskon povas esti akceptata kiel unu el tiuj. Kaj kun deko da jesantoj la afero ne povos esti farata. Mi timzorgas ke la trajno jam forveturis. Tamen plupretas provi.

 

    Efektive ne multaj aliĝis al la iniciato, kaj ĝi renkontis kritikon en la retlisto pri Pasporta Servo:

 

    -- Mi sugestas al gastigantoj (kaj gastigatoj) de Pasporta Servo ne lasi sin logi de homoj kiuj, anstataŭ reklami sian aldonan, kroman servon, bazas sian agadon en la detruo de nia kara Pasporta Servo, skribis Pedro Hernandez.

 

    Alia kritikanto en la sama forumo estis Roger Borges:

 

    — Kiam vi klopodas uzurpi la propran nomon Pasporta Servo, vi kaŭzas suferon al TEJO, al ĝiaj volontuloj, kaj finfine al la uzantoj de la servo. Mi petas ke vi bonvole haltigu vian adreso-kolektadon, aŭ almenaŭ kreu alternativan servon kun alia nomo.

 

    Subtenon donis István Ertl, kiu aldonis, ke li mem verŝajne nun ne estus esperantisto, se ne ekzistus Pasporta Servo:

 

    -- Persone, mi ŝategus rehavi la paperan libreton. Se ekzistas krome bone funkcianta kaj facile uzebla retejo, des pli bone. Ne gravas al mi se ekzistos du Pasportaj Servoj eĉ kun la sama nomo. Pli bone du ol neniom. Do, mi antaŭdankas amikon Yenovk por liaj klopodoj, kaj baldaŭ sendos al li mian aliĝilon.

 

    Simile reagis Josip Pleadin:

 

    — Oni devas kompreni la lastatempajn reagojn de Yenovk Lazian. Tro longe daŭras la krizo de Pasporta Servo, kaj vanas argumenti ke la reta PS bone funkcias, se konstante aperas teknikaj problemoj, paneoj de serviloj ktp., kio aŭ malfaciligas aŭ tute malebligas la uzadon de la servo. Tia situacio simple iritas la uzantojn, kaj gvidas la tradician servon de TEJO al definitiva pereo.

 

    Laŭ Josip Pleadin la daŭranta krizo de Pasporta Servo riskas puŝi la tutan servon en forgeson.

 

    – La iamaj gastigantoj (plejparte tiuj kiuj havas konvenajn loĝkondiĉojn) iom post iom malaperos. Ne kulpas ĉi-kaze la malkreskinta intereso pri ĝiaj servoj, kiel klopodas argumenti iuj kritikantoj, sed la malĝusta administrado.

 

    Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, la projekto de Yenovk Lazian estas superflua, ĉar la oficiala libro ja aperos venontjare.

 

    Vicprezidanto Sergej Tyirin komentas simile, responde al demando de Libera Folio:

 

    - Ĉiu rajtas malŝpari sian tempon laŭ sia deziro. Bedaŭrinde, li ne kontaktis TEJOn antaŭ ol ekigi kolektadon de adresoj; mi preferus ke li investu anstataŭe siajn fortojn en helpado pri la preparo de la 2013-a adreslibro de PS.

 

    Sergej Tyirin komplete malaprobas, ke Yenovk Lazian por sia projekto planas uzi la nomon Pasporta Servo.

 

    -- En la kunteksto de la Esperanto-movado tiu ĉi nomo signifas tre specifan servon de TEJO; kaj senpermesa uzo por alia projekto konfuzos kaj iritos la gastigantojn. Kaj TEJO ne respondecos pri ajna misuzo de la privataj informoj de li kolektitaj, sub ŝajnigado sin kiel Pasporta Servo. Kvankam TEJO klare havas la rajtojn je tiu ĉi nomo, pro la fakto ke temas pri servo administrata far TEJO dum pluraj jaroj, ni nun ne procesos kontraŭ Yenovk kiel li plurfoje invitis fari. Mi kredas ke niaj laborfortoj estas utiligeblaj en multe pli produktiva maniero.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng