Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekkonstruiĝis la unua submara kablo trans la Taiwan-a Markolo
2012-11-08


La ŝipo por konstrui la kablon 
 

La kablo 

 

    La 6-an de novembro post 3-jara preparado ekkonstruiĝis la unua submara kablo trans la Taiwan-a Markolo, kiu estas investita kaj konstruita de ambaŭ flankoj de la Taiwan-a Markolo. Ĝi funkcios kiel la unua konektilo de rekta telekomunikado inter la du flankoj.

 

    La kablo, kiu konektos la du urbojn Fuzhou sur la ĉeftero de Ĉinio kaj Danshui sur la insulo Taiwan, longos je 270 kilometroj, kaj 205 el kiuj konstruiĝos sub la maro. La plej progresinta WDM-teknologio estos uzata en la konstruo de la kablo, kiu havos komunikan kapablon je 6.4 T.

 

    Kiam finiĝos la konstruado de la kablo, pliboniĝos la telekomunika kapablo inter la du flankoj kaj malmultiĝos la elspezo de la interkomunikado. La projekto estos finita en la fino de la jaro 2012 kaj la kablo funkcios en la jaro 2013.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng