Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio ne agnoskas la "aktualan regon" de Japanio super Diaoyu-insularo
2012-11-09


Hong Lei en la gazetara konferenco 

 

    La 7an de novembro en Pekino en la regulara gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, asertis, respondante demandojn de ĵurnalistoj, ke Ĉinio ne agnoskas kaj firme oponas la tiel nomatan "aktualan regon" de Japanio super Diaoyu-insularo kaj ĝiaj ĉirkaŭaj akvoj.

 

    Iu ĵurnalisto petis de la proparolanto la konfirmon, ke iu japana mediato raportis, ke Ĉinio proponis regi Diaoyu-insularon kune kun Japanio.

 

    Hong Lei ripetis, ke Diaoyu-insularo kaj ĝiaj akcesoraj insuletoj estas imanenta teritorio de Ĉinio, kaj Ĉinio havas nedisputeblan suverenecon super ili. Li diris, ke en la pasintaj traktadoj pri Diaoyu-insularo kun Japanio, Ĉinio ĉiam ripetis la supremenciitan starpunkton, substrektis oponon kontraŭ ĉiu ajn ago difektanta la suverenecon de la ĉina teritorio. La ĉina registaro kontinue kaj firme defendos la suverenecon kaj integrecon de la teritorio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng